2009-09-26

Vilkaviškis - naskiĝurbo de Sonia Gaskell


Ekde la 11a de septembro en Juda Historia Muzeo de Amsterdamo (Nederlando) funkcias ekspozicio dediĉita al 105-jara datreveno de fondintino de Nederlanda nacia baleto, fama koregrafino Sonia Gaskell (1904-1974), kiu naskiĝis en litova urbo Vilkaviškis.
Pri tio, ke ŝi naskiĝis en Vilkaviškis, oni ne sciis en Litovio. Esploranto de juda historio el Israelo Ralph Salinger ĉi tiun informon marte trovis en interreto kaj ĝin dividis kun Landesplora Muzeo de Vilkaviškis.
Gepatra domo de Sonia Gaskell ne konserviĝis, tamen estas sciate, kie ĝi staris. Oni planas apud ĉi tiu loko instali memortabulon.
La estonta stelulino de nederlanda baleto loĝis en Vilkaviškis ĝis 1914. Tiam ŝia nomo estis Sara Gaskelytė. Ŝia patro judo Salomon Gaskell ankaŭ naskiĝis en Vilkaviškis, estis granda grenkomercisto. Li edziĝis al rusdevena Anna Karnovsky. Ili havis 5 filinojn.
En 1914 la familio forveturis al Ukrainio, tamen malesperiĝinta pro malfacila vivo, en la jaro 1919 revenis en tiutempe jam sendependan Litovion. Sara Gaskelytė en 1921 kun sionista grupo forveturis al Palestina. Ĝis 1925 ŝi loĝis en iu kibuco. Poste ŝi venis al Parizo. Sian karieron ŝi komencis kiel kabareta dancistino, poste fondis baletan grupon, komencis labori kiel koregrafo. Estante jam sufiĉe fama, en 1939 ŝi edziniĝis al nederlandano kaj forveturis al Amsterdamo. Ĉi tie ŝi lanĉis dancan studion, kiu funkciis ankaŭ dum la milito. En la studio ankaŭ lernis fama Holivuda stelulino Audrey Hepburn (1929-1993).
En 1954 Sonia Gaskell kolektis baletan grupon, kaj baldaŭ surbaze de ties estis fondita Nederlanda nacia baleto. Ĝis tiam en Nederlando estis neniaj tradicioj de moderna baleto. Organizantoj de la ekspozicio klarigas, ke tiutempe baleto ne akordiĝis kun protestantismo. Sonia Gaskell gvidis Nacian baleton dum 1961-1969. Ŝi mortis en 1974 pro hepata kancero.
Povas esti, ke Litovio ekscios pri S. Gaskell pli multe. Direktoro de Amsterdama Hebrea Muzeo Joel Cahen diris, ke ĉi tiu ekspozicio sekvontjare venos en Litovion, se la muzeo tiucele estos financita. Oni planas eksponadi la ekspozicion en Vilkaviškis, Marijampolė, Vilnius kaj en la Naŭa Fuorto de Kaunas.
Aŭguste en la naskiĝurbo de S. Gaskell gastis ŝia nevino Michelle Racine, loĝanta en Parizo. Ŝi diris: Mia revo de la vivo estis viziti la urbon, kie naskiĝis miaj geavoj, mia patrino Hindė Gaskelytė kaj ŝia fratino Sonia Gaskell – la fama kreintino de Nederlanda baleto. Mi multe aŭdis de la patrino kaj de mia onklino pri Vilkaviškis, tamen mi tute ne imagis, kia ĝi estas.

No comments: