2009-10-03

Koncize kaj senkomente


En Litova Televido ĉiu-vendrede okazas konkurso Infanoj de Litovia Jarmilo. Por la konkurso estas selektataj plej kapablaj lernantoj, kiuj lernas en oka klaso. En hieraŭa elsendo estis prezentita ankaŭ tia demando al la finala duopo: Kiel nomiĝas artefarita lingvo, kiun kreis Ludoviko Zamenhof? Mi ekpensis: kia facila demando! Tamen ... NENIU povis respondi! La junulinoj eĉ ne provis diveni. Ilia respondo estis: Mi havas neniun varianton.

No comments: