2010-03-18

Premio al reĝo de la zimbalono

Honoran pridonacon de Ignalina-regiono  – Premion de Mikas kaj Kipras Petrauskas ĉi-jare ricevis  popolmuzikisto Jonas LECHOVICKAS [leĥovickas]. Li estas titolata reĝo de la zimbalono. En la adolesko J. Lechovickas ludis gitaron, balalajkon kaj mandolinon, tamen dum la plej granda parto de la vivo li estas fidela  nur al zimbalono – la antikva frapa kordmuzikilo.

La muzikisto el vilaĝo Gilūtai, kiu somere festos sian 90-jariĝon,  senpaŭze kaj senlace povas ludi laŭ la aŭdo dekojn da valsoj, polkoj kaj aliaj muzikaĵoj. Plejofte  Jonas Lechovickas ludas sole, tamen  iam lin akompanas ankaŭ aliaj popolmuzikistoj. Jen kiel li kaj Evaldas Vyčinas ludas Peterburgskan Polkon (Ignalina, 2006).

Pasintjare Jonas Lechovickas estis titolita Klerulo de Litovio. En 2005 la ministerio pri kulturo atribuis al li premion por konservado de valoraj kulturaj trezoroj kaj ties prezentado al arkivejoj kaj la socio. Registraĵoj de melodioj luditaj de J. Lechovickas, estas konservataj en arkivejoj de Litova Radio kaj Televido, Centro de Litova Popolkulturo, en Etnokultura Arkivejo de Ignalina. Lia muzikado estas registrita en tiel nomata Ora Deponejo de arkivejo de Litova Radio kaj Televido.

Ĉi-jare li iĝis laŭreato de Premio de Mikas kaj Kipras Petrauskas. La premion de fratoj komponisto Mikas Petrauskas  kaj opera kantisto Kipras Petrauskas en la jaro 1999 fondis magistrato de distrikto Ignalina por siaj samregionanoj, kiuj plej  meritis en disvastigado de kulturo en Ignalina-regiono.
Al la laŭreato estas enmanigata ankaŭ monpremio en sumo de 1300 Lt (376 EUR).

En skribaj fontoj de Litovio zimbalono estas menciata ekde komenco de la 17a jc. (la unua litova vortaro, kompilita de Konstantinas Sirvydas). En Litovio zimbalono estis precipe populara en la 19a jc.
Adam Mickiewicz en Sinjoro Tadeo pitoreske priskribis, kiel ludas zimbalonisto (Antoni Grabowski ĉi tiun muzikilon nomas cimbalo):

Majstro kuras al primoj, ŝiras taktmezure,
Forlasas primojn, kuras stangetoj al basoj:
Aŭdiĝas mil da ĉiam pli laŭtaj frakasoj,
Marŝtakt', milit', atako, sturm' ! pafado! – Sonis
Infanojĝem', patrinojplor'... Li tiel donis
Perfekte sturmteruron, ke virinoj tremis,
Al si kun larm' dolora, rememorigante
Prago-masakron,  – ploris ĝin rakontoj kante
Kontentaj, ke li fine per per kordoj ekĝemis,
Voĉojn sufokis, kvazaŭ en teron batpremis.

La zimbalono estis uzata en superaj sociaj tavoloj, pri tio restis eĉ popola kanto, kie simpla vilaĝa knabino rifuzas la inviton al dancvespero de nobela kompanio:

Mi ne havas tian robon
Robon kun galono,
Mi ne povas tiel danci
laŭ la zimbalono…

Per zimbalono en akompano de blovmuzikiloj estis ludataj diversaj dancoj: polko, valso, kozako. Muzikis per ĝi pleje ne litovoj, sed belorusoj, ciganoj, judoj. (Stasys Paliulis (1902-1996), N-ro 1, 1993, Litova Stelo, p.  19).

No comments: