2010-10-06

Revuon pri Ĉeĥio pensiulo eldonadas por sia plezuro


Se en Litovio estus elektata la plej granda amanto de Ĉeĥio, vilnano Petras Algis Mikša gajnus  ĉi tiun baloton. La pensiulo jam kelkajn jarojn per siaj monrimedoj eldonas kaj senpage disvastigas revuon Lietuva ir Čekija (Litovio kaj Ĉeĥio). "Mi ĝin simple disdonacas. Kaj mi eldonadas la revuon por mia mono. Iuj moknomas min stultulo", – konfesis P. A. Mikša.

La revuo publikigas artikolojn el temaro historia kaj kultura,  interesiĝas pri interrilatoj de la landoj. Ĝi estas unika jam pro tio, ke tiaspeca revuo estas unusola en la lando. Ja en Litovio ne estas revuoj Litovio kaj Rusio, Litovio kaj Ukrainio, Litovio kaj Germanio aŭ eĉ Litovio kaj Latvio. Cetere, Klubo de Amantoj de Litovio (Klub miłosnykow Litwy) en Varsovio kune kur revuo Kultūros barai eldonadas revuon Lithuania, kiu plenumas similan kulturan kaj literaturan mision inter litovoj kaj poloj. P. A. Mikša estas kaj redaktoro, kaj korektisto, kaj ekspedisto de la revuo.

Ĉio komenciĝis en majo 1991, post decido rekrei Societon de Litovio kaj Ĉeĥio. La societo funkciis unu jaron antaŭ la Dua mondmilito. Ĝi estis fondita la 29an de januaro 1938. Al ĝi apartenis famaj homoj, kulturagantoj, politikistoj, ŝtataj funkciuloj. Prezidanto de la societo estis generalo Jonas Sutkus, poste pereinta en soveta koncentrejo. Membroj de la societo estis signaturintoj de la Akto pri Litovia Sendependeco Jonas Vileišis kaj profesoro Mykolas Biržiška, rektoro de Universitato de Vytautas la Granda profesoro Mykolas Römeris, muzeisto Paulius Galaunė, generoloj Juozas Kraucevičius kaj Vladas Karvelis, diplomato Juozas Brėdikis, opera kantisto Antanas Kučingis, iuj aliaj famaj personoj. Cetere, la unua numero de revuo Lietuva ir Čekija rakontas pri ĉi tiu societo.

La 15an de marto 1939 nazia Germanio aneksis Ĉeĥion kaj dividis la ŝtaton al Slovakio kaj protektoratoj de Ĉeĥio kaj Moravio. En Eŭropaj ŝtatoj fermiĝis reprezentejoj de Ĉeĥio. Ankaŭ Societo de Litovio kaj Ĉeĥio ne povis disvolviĝi sian agadon.

En 1994 la rekreita societo eldonis unuan numeron de eldonaĵo Čekija-Lietuva (Ĉeĥio – Litovio). Estis eldonataj po du numeroj jare. La unua redaktoro estis nuntempe diplomato, d-ro de sociaj sciencoj Romanas Miliauskas, ekde la 5a numero la eldonaĵon redaktis poeto kaj tradukisto Almis Grybauskas. Kiel bibliografo kaj bibliotekisto en la redakcian kolegion estis entirita ankaŭ P. A. Mikša.  Tamen en 2001 estis eldonita la lasta duopa numero de Čekija-Lietuva.

Revuon Lietuva ir Čekija P. A. Mikša komencis eldonadi en 2002, ricevinte monon de parencanino. "Mi ne investis ĝin, ekzemple en renoviĝon de la loĝejo, sed uzis por eldonado de la revuo", – diras sinjoro Petras.

Li prezentas du kaŭzojn de lia amo al Ĉeĥio. La unua – en 1968 dum la Praga Printempo li militservis en Soveta armeo kaj estis partoprenanto de invado en tiaman Ĉeĥoslovakio. Tiam P. A. Mikša  en Ĉeĥio pasis 9 monatojn. Pri la invado de Soveta armeo li en 1999 eldonis libron Lauk, okupantai (For, okupantoj).

Tamen la plej grava impulso estis tio, ke onklino de la patrino Marija Andryskova dum tempo de la Unua mondmilito edziniĝis al ĉeĥo volontulo, legiano de estonta ĉeĥa ŝtatprezidento Tomáš Garrigue MASARYK. Ŝi estis flegistino en Rusa armeo kaj prizorgis ĉi tiun vunditan ĉeĥon. Post la milito ili ambaŭ forveturis al Ĉeĥio, kreis la familion. Dum la Dua mondmilito onklino Marija helpis al ĉeĥaj partizanoj en ilia batalo kontraŭ nazia Germanio.

"Ĉeĥio estas mia la plej amata lando. Tamen mi ne fantazias pri ĝi, sed amas ĝin modere, ordinare. La revuo estas esprimado de miaj sentoj", – parolis la redaktoro kaj eldonisto.

P. A. Mikša ĝojas, ke oni interesiĝas pri la revuo, ĝin rimarkas intelektuloj. "Kiam min oni demandas, ĉu mi havas profiton aŭ grandan ĝojon, mi respondas, ke mi havas multajn klopodojn, ĉar laboro en arkivejoj, bibliotekoj forprenas diable multe da tempo", – ridis la interparolanto.

1 comment:

Valdas said...

kial ni ne faru revuon Balta Stelo, post kiam Litova Stelo estingighos? Tia iniciato povus pretendi subsidion de EU por regiona integrigho