2010-12-08

La ĉefurba magistrato ne diskutos pri L. Kaczynski-strato almenaŭ 5 jarojn

Ĉefurbaj politikistoj printempe pugnofrapadis la bruston promesante, ke urba strato estos nomita je nomo de  Lech Kaczynski, la tragike pereinta estro de la najbara ŝtato. Tamen nun ili ŝanĝis la opinion.

En plej proksima tempo Kaczynski-strato ne aperos en Vilnius, kvankam ankoraŭ aprile post la aviadila katastrofo en Rusio, dum kiu pereis la Pollanda prezidento, la politikistoj urĝis unu la alian honori la prezidenton. Jam estis elektita strato en la urba centro inter Sirvydo-strato kaj Gedimino-avenuo.

Membro de magistrata Komisiono por Nomoj, Monumentoj kaj Memortabuloj Juras Požela diris, ke la komisono sekvas konsideron, ke stratoj estas titolataj je nomo de iu fama homo ne pli frue ol kvin jaroj post lia morto. Do, dum proksima tempo la komisiono eĉ ne planas reveni al ĉi tiu demando.

Kvankam tio estas la ĉefa*  kialo,  J. Požela ne kaŝis, ke estis ankaŭ aliaj malhelpoj por aperi de L. Kaczynski-strato de en Vilnius.

Okazas, membroj de la magistrato ne scias, kiel regule skribi nomon de tia strato, tial printempe ili decidis reveni al pridiskutado de ĉi tiu demando post unu monato. Tamen somere ĝin oni tute forgesis.

Iuj politikistoj opiniis, ke oni devus konsideri aŭtentikan skribadon de la familinomo, la aliaj asertis, ke oni devas ĝin litovigi. Eĉ ne estis trovita konsento kiel oni asimilu familinomon de Pollanda ŝtatprezidento: Kačinskis Kačynskis.

Pollanda ambasadoro en Litovio Janusz Skolimowski diris, ke familinomon de prezidento Lech Kaczynski  oni devus skribi origine, "ĉar kontraŭe  tio ne estus komprenata en Pollando".

Laŭ Leĝo de la Ŝtata Lingvo  nelitovaj personaj nomoj en publikaj surskriboj devas esti asimilitaj.

La 8an de aprilo 2010 prezidento Lech Kaczynski gastis en Litovio kun oficiala vizito. Tio estis lia lasta vizito.

Kaj matene de ĉi tiu tago Sejmo malakceptis proponon de la registaro legitimi originan  skribadon de familinomoj en litovaj pasportoj, t.e. permesi skribadon de originaj nomoj per latinlingvaj skribsignoj. Tiam Lech Kaczynski diris, ke li estas mirigita de tia decido.

--
* Verŝajne ĉi tiun principon la magistrato aplikas unuafoje. Almenaŭ por Johano Paŭlo la Dua ĝin oni ne konsideris: placo de Johano Paŭlo la Dua (Jono Pauliaus II aikštė) aperis en Vilnius en la jaro de morto de la papo (2005).

2 comments:

Piotr said...

Mi pensas, ke viaj politikistoj estas similaj al polaj. Ĉio nur dependas laŭ la ordono

Valdas said...

Por ke la artikolo pri problemo de Kaczynski estu pli komprenebla necesis enkonduke mencii la problemon de Katyn. Cetere en litova skribo diftongo YN estas permesata nur en finajho, tial Kaczynski skribeblas nur Kachinski, kio estas kontraw pola ortografio. Litova Kairys pole skribeblas nur Kejris. La straton eblis nomi "Katynes katastrofos", char nura Kaczynski mem ne meritas tian omaghon en Vilno, la tombo de koro de Pilsudski.