2010-12-02

Mislokita vorto naskis skandalon

Ĉi tiun historion oni povas rakonti al la lernantoj ilustrante, kiel gravas elektado taŭga loko por ĉiu vorto en la frazo (litova proverbo diras: Ordigu lokon al la vorto, kiel kuŝejon al la gasto).

Ĉi tiu amara leciono komenciĝis en semajna revuo Veidas (vizaĝo). Ĝi publikigis artikolon pri  la Unua Internacia Milita Tribunalo, kies unua kunsido oficiale komenciĝis la 20an  de novembro 1945 en Nurenbergo.

Pri kio la artiko temas, oni povas supozi de la titolo: La Nurenberga tribunalo de militaj krimoj estas la plej granda jura farso en la historio. La aŭtoro estas Petras Stankeras, historiisto, doktoro de historiaj sciencoj, oficisto de Ministerio pri Internaj Aferoj.

La artikolo asertas, ke Nurenberga tribunalo "havis nenian aliaj jurisdikcion, krom ricevitan laŭ rajto de la venkinto", "venkintoj agis kiel prokuroroj, juĝistoj kaj ekzekutistoj", "La akuzistoj serĉis nur tiujn dokumenojn, per kiuj oni povus kulpigi kaj  ilin tendence uzis".  La aŭtoro  rakontas, ke "krom oficiala soveta delegacio, en laboro de la tribunalo  partoprenis Ŝtata Komisiono por Organizado de Nurenberga Proceso.  Ĝin gvidis A. Viŝinskij. Inter  ĝiaj taskoj ankaŭ estis forigi el la proceso la demandojn, kiuj laŭ sovetaj ideologoj estis neesplorindaj en la proceso. Tamen Stalin postulis, ke estu devige esplorata tia delikata temo, kiel masakro en Katyn, kiel "kulpatesto de Vermaĥta brutaleco ". Respondeco de la germanoj pro murdo de miloj da polaj oficiroj estis "pruvita" per Nurenberga dokumento SSRS-54. Kaj nur en 1990 Soveta registaro agnoskis, ke la amasmurdon en Katyn aranĝis ne la germanoj, sed soveta sekreta polico."

Ĉi tie estas prezentitaj nur kelkaj  subjektive elektitaj citaĵoj, por ke la leganto almenaŭ iomete supozu pri enhavo de la artikolo.

Reeĥintoj al la artikolo ne cent-percente konsentas kun asertoj de la aŭtoro. Iuj eĉ malkonsentas. Tamen, kiel diris kunlaboranto de la revuo Algimantas Šindeikis, "[...] agado de venkinoj de la Dua Milito povas esti esplorata kaj analizata. [...] Diverseco de opinioj (eĉ neveraj aŭ neproporciaj) estas trajto de plurisma demokratio".

Tamen eksplodis skandalo.  Ambasadoroj de sep Eŭropaj landoj sendis al la ministro pri internaj aferoj  leteron , en kiu esprimis malkontenton pro menciita artikolo kaj admonis pri eblaj kontraujudismaj riveliĝoj en la lando.

Eŭroparalmentano Leonidas Donskis konstatis: "Unuafoje post rericevo de la sendependeco en 1990, en Litovio estas publike kaj malkaŝe negita la Holokaŭsto."

Centro de Simon Wiesenthal sin turnis  al Litovia registaro postulante tiri al kriminala respondeco la oficiston de Litova Ministerio pri Internaj Aferoj, kiu ĝiaopinie, deklaris, ke la Holokaŭsto estas legendo kaj la juda genocido neniam ekzistis.

La Centro aprobis eksiĝon de la oficisto, tamen substrekis, ke negado de la Holokaŭsto en Litovio estas konsiderata kriminala krimo kaj insistis, ke pro siaj agoj li  estu  kondamnita.

Kvankam la aŭtoro ne mencias vorton Holokaŭsto, tamen li estis kondamnita pro unu frazo:  "Gravas ankaŭ tio, ke en Nurenberga Proceso juran bazon ricevis legendo pri 6 milionoj da kvazaŭ murditaj judoj, kvankam fakte la tribunalo ne havis eĉ unu dokumenton, subskribitan de A. Hitler, pri ekstremado de judoj."

Ĉefa redaktoro Gintaras Sarafinas al agentejo BNS diris, ke
"Veidas kiel Eldonaĵo, kaj P. Stankeras kiel aŭtoro, neniam en la vivo negis la Holokaŭston, ne negas kaj ne negos. [...]

Li estas eksigita principe pro unu ĉi tiu frazo. Li prezentas la demandon, ĉar estas konkrete konfirmite, tiel estas ĝis hodiaŭo, ke estis murditaj 4 milionoj da judoj, kaj li skribas pri legendo, ke 6 milionoj. Li nur rezonadas. Ĉi tie ankaŭ ni, kiel la redakcio, pretervidis la eraron, ke vorto "kvazaŭ" estas ne en tiu loko – teorie vorto "kvazaŭ" devus esti en alia loko – "legendon pri kvazaŭ 6 milionoj da murditaj judoj". Tio estas diskuto pri nombro en lia artikolo, sed ne pri negado de la Holokaŭsto."


Do, kion oni povas diri aŭ konsili? Nenion novan. Jam en 1848 litova historiisto Simonas Daukantas avertis: Oni devas serĉi lokon por la vorto (Veizėti reik žodžiui vietos), ĉar La vorto elflugas pasere, sed bove revenas (Litova proverbaro).
--
Sur la foto: Petras Stankeras  (la foto ilustras lian artikolon pri historio de la hokokruco).

3 comments:

Valdas said...

Gravas ne nur loko de "kvazaw", sed ankaw la apuda frazo pri Hitler,subskribinta neniun ordonon por ekstermi judojn. Ambaw kune faras negadon de holokawsto

Barelo said...

Valdas, Vi pravas. Tamen mi ne kredas, ke iu povu negi la Holokauston.

Valdas said...

"en Nurenberga Proceso juran bazon ricevis legendo pri 6 milionoj da kvazaŭ murditaj judoj" - en la supra frazo la eksdiplomato trifoje negas holokauston - 1)"kvazaw murditaj" signifas "ne vere", 2)"legendo" estas "fantazia rakonto", kaj 3)ke nur en tiu proceso, antawe kvalifikita kiel la plej granda farso en la historio, la fantazio ighis jura fakto. Chu law tiu eks- diplomato ne sufichis pruvoj? Chu la murdo devis restis legendo, tiuj 6 milionoj rolis en iu spektaklo, kie morto eblis nur pro akcidento". Ne nur pro unu vorto, sed pro 3 falsaj difinoj suferis lia moshto, sed nun multegaj altranguloj tute ne respondecas ne nur pri vortoj, sed pri agoj. La plej granda farso estas demokratio sub diktaturo de burokratio - tiel diagnozis Milovan Dzhilas.