2011-05-19

Viktorija Čmilytė – Eŭropa ĉampionino

En Tbilisi (Kartvelio) finiĝis Eŭropa Virina Ŝaka Konkurso.  Ĝin venkis litova ŝakistino el urbo Šiauliai [ŝeŭlej’] Viktorija Čmilytė.

La ora medalo  estis preskaŭ en la mano en la jaroj 2003, 2008 kaj 2010, tamen Fortuno ne favoris al Viktorija. Precipe  mankis sukceso pasintjare, kiam dum la tuta konkurso ŝi superis, tamen en la lasta partio  Pia Cramling (Svedio) forprenis de Viktorija necesan duonpoenton.

Preskaŭ la sama scenaro ripetiĝis ankaŭ en la ĉi-jara konkurso.  Inter 130 partoprenantoj de la konkurso V. Čmilytė estis la 9a laŭ Elo-koeficieno. La konkurson ŝi komencis per kvin venkoj, sed poste malvenkis al bulgarino Antoaneta Stefanova.  En la oka konkurs-etapo Viktorija perdis duonpoenton, ĉar en la ludo kontraŭ kartvelino Bela Khotenashvili estis atingita sendecida rezulto. Tamen poste sekvis venkoj kontraŭ P. Cramling kaj Ketevan Arakhamia-Grant.

Antaŭ la lasta, decida 11a partio, la titolon de la ĉampiono al V. Čmilytė garantiis sendecida rezulto kun Svetlana Matveeva  (Rusio).  Viktorija ludis per la blankaj pecoj kaj igis la konkursantinon riski. Post la deka movo la rusa sportistino mem proponis fini la partion pace.

La arĝentan medalon elbatalis A. Stefanova (Bulgario), la bronzan – Elina Danielian  (Armenio).
Al demando de ĵurnalistoj, ĉu la oran medalon oni povas nomi la plej granda atingo en ŝia kariero, Viktorija Čmilytė respondis:
– Mi opinias, ĝin oni povas taksi kiel la plej grandan atingon. Certe la venko ne estas pli malgrava ol la bronza medalo en la Monda Konkurso (2006), ĉar en  ĉi tiu Eŭropa Konkurso ludis tre fortaj ŝakistinoj.

Kiujn ŝansojn havas Viktorija Čmilytė iĝi la monda ĉampionino? Ŝia patro ŝaka trejnisto Viktoras Čmilis nur ekĝemis:
– En Litovio homoj aprecas la ŝakojn, tamen funkciuloj de la sporto strabas. Viktorija jam antaŭlonge povis venki en la monda konkurso, tamen  estas nek subteno, nek kondiĉoj. En la konkurso en Kartvelio ŝi denove partoprenis unusola, sen trejnisto. Tio estas absurdaĵo. Dume  ĉi tiu vidpunkto ne ŝanĝiĝos, estas malfacile paroli pri la monda ĉampioneco.

Por la venko en la Eŭropa Konkurso V. Čmilyte "perlaboris" ankaŭ 20000 EUR.

2 comments:

Russ Williams said...

Bonege - mi pli ludas ŝakon lastatempe, do estas plaĉa surprizo legi tian ŝaknovaĵon en Esperanto. :)

Gratulon al via samlanda ĉampiono!

vbnanaitis@gmail.com said...

Solidare kun Russ mi povas alkomenti, ke Esperantujo havas brilan shaktradicion - la tri fratinojn Polgar, kiuj venkis multajn virojn che la shaka tabulo. Chiuj ili kaj iliaj gepatroj estis esperantistoj!!!