2011-09-20

Finiĝis Eŭropa Basketbala Konkurso

Dimanĉe (la 18an de septembro) en Kaŭna Sporta Areno finiĝis la 37a Eŭropa Konkurso de Vira Basketbalo. La orajn medalojn gajnis hispana teamo, en la finala  ludo venkinta Franciajn basketbalistojn. En matĉo por bronzaj medaloj Rusiaj basketbalistoj malfacile (kun rezulto 72:68) venkis makedonianojn.

Multaj favoruloj  de litovaj basketbalistoj esperis ekvidi  sur la honora podio ankaŭ la litovan teamon. Iuj eĉ revis pri ripetiĝo de eventoj, okazintaj en la jaro 1939, kiam Litovio estis organizantoj de la 3a Eŭropa Konkurso de Vira Basketbalo. Tiucele en Kaunas estis konstruita sporta halo, la plej bona por basketbalaj ludoj en tiama Eŭropo. La konkurso estis sukcesa por Litovio:  mastroj de la konkurso iĝis ĉampionoj.

Do, ĉiuj deziregis, ke ankaŭ historio de la nova Sporta Areno komenciĝu per memorindaj venkoj. Tamen merkrede (la 14an de septembro) la esperoj transformiĝis al tragedio. Litovoj je rezulto 65: 67 malvenkis al Makedonia teamo  kaj restis ekster la kvaropo batalonta por la medaloj.

Oni povas konsenti kun Rimvydas Valatka, ĉefa redaktoro de TTT-ejo lrytas.lt, kiu trafe priskribis etoson domininta en Litovio post la fatala matĉo:

Litovio, elektrigita de la basketbalo, la merkredan nokton aspektis kiel la arbo, kiun antaŭ ĉies okuloj trafendis la fulmo. Kiel fianĉino kun blanka robo, kiun jam ĉe la altaro forlasis la fianĉo. Kiel cikonio, kiu estis forflugonta al varma lando, kaj  ebria doganisto trapafis ĝian flugilon. Kiel infano, al kiu oni donis revitan bombonon kaj li per la tremantaj fingretoj ĝin elvolvis, singardeme metas en la buŝon, sed alkuras korta bubaĉo, kaptas ĝin, kaj la revo malaperas.
 La 18a de septembro, tiu planita horo de nia triumfo, kiu eble ne estis ora, tamen estis almenaŭ bronza, forfluis dum 15 sekukundoj.  La dimanĉo ne iĝis horo de plenumiĝo de ĉiuj niaj revoj kaj esperoj. En la Kaŭna balo leviĝis fremdaj flagoj.

Litovaj basketbalistoj en la Eūropa Basketbala Konkurso okupis la 5an lokon kaj en  julio  de 2012 batalos por rajto ludi en Londona Olimpiko.

No comments: