2012-01-11

Elstaruloj de la jaro 2011

Ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ estas nomita   Homo de la Jaro 2011. Ĉi tiun titolon  ŝi ricevis jam  la trian fojon (ekde la jaro 2009).

Laŭ esploroj,  32,3 % da respondantoj opinias, ke nome ŝi meritis la titolon.  La pridemandadon plenumis Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai. En ĉi tiu projekto partoprenas ankaŭ gazeto Lietuvos Rytas.

La titolo Homo de la Jaro dum 19 jaroj estis atribuita nur al ŝtatestroj de Litovio. La rekordulo estas Prezidento Valdas Adamkus, kiu sep jarojn estis elektata la Homo de la Jaro (1998, 2002, 2004-2008). Prezidento Algirdas Brazauskas (1932-2010) estis titolita sesfoje (1993-1995, 1997, 2000-2001). Homo de la Jaro ankaŭ estis Prezidento Rolandas Paksas (1999, 2003)  kaj Prezidanto de la Sejmo Vytautas Landsbergis (1996).

Litova Radio kiel Homon de la Jaro 2011 elektis docenton de Vilna Teknika Universitato de Gediminas Vigilijus SADAUSKAS. Li estas ankaŭ direktoro de Centro pri Sekura Trafiko kaj ĉefa konsilisto en Transporta Ministerio. Li konstante zorgas, ke oni stiru pli respondece, ke reduktiĝu nombro de transportaj akcidentoj sur Litoviaj vojoj. V. Sadauskas estas konstanta kunparolanto en elsendoj de Litova Radio kaj Televido.  Kaj stirantoj siamaniere reagas al liaj ideoj. Ekzemple, en Litovio validas la trafikregulo postulanta ankaŭ tage veturi kun  ŝaltitaj duonlumoj  aŭ kun lampetoj de Sadauskas, kiel iuj ŝercas.

Je titolo Sportisto de la Jaro 2011 estis honorita reprezantino de moderna pentatlono Laura ASADAUSKAITĖ. Kiel atestilo de la titolo, al ŝi estis enmanigita skulptaĵo Sagitario.

La 27-jara sportistino post la patrineca ferio meteore revenis en la grandan sporton kaj en 2011 plukis gravajn venkojn.

En komenco de julio en Londono ŝi gajnis arĝentan medalon en finala konkurso de la Monda Pokalo.
Post 3 semajnoj en la Eŭropa Konkurso (Medway, Grand-Britio) ŝi estis la kvina kaj elbatalis rajton partopreni en Londona Olimpiko.
Septembre en la Monda Konkurso (Moskvo) L. Asadauskaitė sin ornamis per la bronza medalo.
La sportan sezonon la sportistino finis kun arĝenta medalo de finala negoca konkurso de moderna pentatlono en Italio.

En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, partoprenis preskaŭ 11000 homoj. L. Asadauskaitė superis 22 kandidatojn.

Cetere, armea sporta klubo deklaris ŝin la plej bona sportisto de Litova armeo (senrangulo L. Asadauskaitė servas en Landodefendaj Volontulaj Fortoj).

Amantoj de la basketbalo ekde 2008 elektadas la plej bonajn basketbalistojn. Jonas VALANČIŪNAS, la centrulo de Vilna basketbala klubo Lietuvos Rytas kolektis plej multe da voĉoj de la basketbalaj amantoj. La 19-jara sportiso bone sin prezentis en Eŭropa Basketbala Konkurso EuroBasket 2011. En 2011 li partoprenis en novula borso de  NBA kaj estante la 5a invitito, li ricevis proponon ludi en la Toronta klubo Raptors.

Titolo Basketbalistino de la Jaro 2011  estis atribuita al defendantino de la klubo VIČI-Aisčiai Rima VALENTIENĖ. La 33-jara basketbalistino estas la ĉefa ludantino de la klubo. 

R. Valentienė ĝojas pri la titolo, tamen  la jaron 2011 konsideras nesukcesa, ĉar litovaj basketbalistinoj malvenkis en konkurado  por partopreni en Londona Olimpiko.

No comments: