2014-03-04

En Litovio denove koncertos Andrej Korobeinikov

Fotis Irene Zandel
Unu el plej bonaj orkestroj de la mondo Kremerata Baltica (artgvidanto Gidon KREMER)  venas en Litovion kun tre interesaj muzikistoj kaj programoj. La 11an de marto en salono de Universitato de Vytautas la Granda (Kaunas), kaj la 12an de marto en Nacia Filharmonio (Vilnius) la kolektivo prezentos fenomenan rusan pianiston 28-jaraĝan Andrej KOROBEINIKOV

A. Korobeinikov estas laŭreato de pli ol 20 naciaj internaciaj konkursoj. Al li aplaŭdegis la publiko en famaj koncertejoj de Parizo, Londono, Berlino, Amsterdamo, Vaŝingtono, Tokio, Sankt Peterburgo kaj Moskvo. Monda gazetaro gloras lin por liaj eksterordinaraj muzikeco, intelekto kaj kapabloj.

Andrej naskiĝis la 10an de julio 1986 kaj kreskis en komuna loĝejo de  prestiĝa supera lernejo Fizteĥ (Moskva Fizika - Teknika Instituto), kie studis lia patrino Liubovj Nikolajevna Korobeinikova.

Komence ĉiuj pensoj kaj planoj estis nur pri fiziko, kaj pri tio, kiel trovi ion por manĝi dum tiama perestrojka tempo. Kiam  Andrej estis trijarulo, oni rimarkis, ke la "estonta fizikisto" ne povas elparoli duonon da konsonantoj de la gepatra lingvo. Oni decidis konduki lin en koruson de najbara Junpionira Domo. Andrej tie, kiel ekzamenpruvon, kantis senakompane kanton de Sergej NIKITIN Переведи меня через майдан... (Konduku min tra la majdano). Pedagogo Jelena Jevgenjevna Kokoreva decidis, ke la knabo devas okupiĝi je fortepiano. Andrej komencis ludi je ĉi tiu muzikilo ekde 5-jara aĝo.

Dum 1992-97 Andrej lernis en Centra Meza Speciala Muzika Lernejo ĉe Moskva Ŝtata Konservatorio (en klaso de pedagogo Nikolaj A. Toropov) kaj en Muzika Infan-lernejo je nomo Dunaevskij (klaso de Natalja J. Sanoviĉ).

En 2001 finis Moskvan Regionan Superan Artlernejon.

En 2006  Andrej  Korobeinikov 19-jaraĝa (kiel ankaŭ Sergej Raĥmaninov),  finis Moskvan Ŝtatan Ĉajkovskij-Konservatorion kun ora medalo.

En 2006 li eniris  Londonan Reĝan Superan Muzikan Lernejon (Royal College of Music) kaj en 2008 perfektrezulte finis tie doktoriĝajn studojn.

Paralele en 1998 A. Korobeinikov eniris Juran fakutaton en Eŭropa Universitato de Justico (Moskvo), kiun li finis perfektrezulte en 2003.

Rektoro de la universitato Gennadij Miĥajloviĉ ŜILO tiel  memoras la unuan renkontiĝon kun Andrej.

Somere 1998 venis al mi kun la infano, dekjara miaopinie, la virino, laŭaspekte subpremita kaj nekomunikema. Ŝi diris:
– Gennadij Miĥajloviĉ, mia filo tre volas iĝi juristo. Mi sola edukas lin. Mi laboras kiel kortistino. Mi ne povus pagi por la studoj. Ĉu vi ne povus iel helpi?
– Ni estas en komplika materiala  situo, – mi respondas. – Tamen distingindajn gejunulojn ni instruas senpage. Ĉu vi havas ordinaran infanon?
– Jes, tamen li ion kapablas. Eble vi povus interparoli kun li.
– Bone. Alkonduku lin, ni interparolos.
– Jen, li staras ĉi tie.
– Kion? Vi mokas min! Li ja estas ankoraŭ infano. Ĉi tie estas la universitato, sed ne mezlernejo.
– Vi scias, li jam trapasis mezlernejan programon.
– Via nomo? Kia estas via aĝo? – mi turnas min al la knabo, kiu estis malgranda eta, maldika.
– Andrej, dekunujara. – Altvoĉe respondas la etulo.


Korobeinikov ravis la rektoron. Li akceptis lin en la universitaton kaj asignis al la talenta knabo750-rublan stipendion.

Dum 2003-2004 A. Korobeinikov instruis en ĉi tiu universitato, publikigis kelkajn sciencajn artikolojn pri rajtaj problemoj de artistoj-plenumantoj. En 2005 li komencis doktoriĝajn studojn  en Jura fakultato de Moskva Štata Lomonosov-Universitato, tamen aktiva koncerta agado ne permesis fini  doktoran disertacion.

Andrej estas ankaŭ esperantisto, eĉ tiu "ĝisosta", kiel estas skribite en unu retejo. En multaj intervjuoj, parolante pri sia muzika agado, li ne forgesas mencii, ke li estas esperantisto. En du  Universalaj Kongresoj de Esperanto (Göteborg, 2003 kaj Beijing, 2004)  A. Korobeinikov iĝis laŭreato de dua premio de Oratora Konkurso. Dum siaj koncertaj vojaĝoj Andrej Korobeinikov ekuzas okazon por renkontiĝi kun lokaj esperantistoj.

Andrei Korobeinikov - Liszt, Consolations S 172

No comments: