2015-03-11

La 60-a datreveno de Povilas Jegorovas

En BET-49 (Utena), fotis Taesok
Hodiaŭ, la 11an de marto Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS festas la 60-an datrevenon de sia naskiĝo. 

Povilas, al demando, kio estas por Vi Esperanto, Vi respondas, ke ĝi estas pli ol hobio. Vere estas tiel. Esperanto estas Via Vivo.  Dankon, Povilas, al Vi  por tio.


Fragmento el  interparolo de Povilas JEGOROVAS kaj Kristina SAKAITĖ.  La intervjuo en 2010 estis publikigita en gazetoj Utenos Žinios, Valstietis. 

Kial la ideo de internacia lingvo estas tiel grava al Vi? Ĉu Vi kredas, ke Esperanto povas iĝi helpa lingvo de ĉiuj nacioj?

Estas grave,  ĉar tio estas bona ideo.  Ni ne havas celon, ke ĉiuj homoj scipovu nur ĉi tiun lingvon.  Iuj kritikas nin, ke ni volas ekstermi ĉiujn lingvojn kaj lasi nur unu – tio estas absurdo.  Ni volas, ke la homoj, kiuj bezonas kontaktojn, komunikiĝon, scipovu ĉi tiun lingvon kaj ke ĝi estu reale uzata.

Multaj eble diros, ke tio estas utopia celo, tamen vere  ne estas tiel.  Nuntempe iuj nacioj estas superaj nur pro tio, ĉar ilia lingvo dominas.  La mondo parolas angle, tamen tio signifas nenion. La historio evoluas meandre. Esperanto estas internacia interkomunikado demokrata kaj egalrajta.  Tio signifas, ke ĉiuj devus esti  en la sama nivelo komencante  lerni  la lingvon mondskale funkciantan.

Esperantistoj estas nestandartaj homoj, ĉar ili iras kontraŭflue. Ĉio angliĝas kaj kosmopolitiĝas.  Povas ŝajni, ke ni estas por kosmopolitismo, sed reale ni ne volas neniigi naciajn lingvojn. Ni nur volas helpi al la nacioj interkomunikadi unu kun la alia. Tial Esperanto estas nomata helpa lingvo internacia, kiu helpas  komunikiĝi inter si al homoj de diferencaj kulturoj, religioj, rasoj.

Ĉu riproĉoj pro artefariteco estas ĉefa obstaklo, ke la lingvo iĝu populara?

Iuj lingvistoj asertas, ke tia lingvo ne povas ekzisti, ĉar ĝi ne estas nacia. Tamen praktiko jam kontestis tion. Alia stereotipo estas, ke ne eblas krei la lingvon. Tamen eblas.

Alia obstaklo estas konkurenco, ĉar tio ne estas afero ŝtata, kaj socianoj ne havas tiujn eblecojn, kiujn havas instruado de fremdaj lingvoj ŝtate subtenata kaj financata.

Prognozu, kiam Esperanto estos helpa   kaj  la dua lingvo por ĉiuj nacioj?

Ankoraŭ ne baldaŭ, mi tion ne ĝisatendos, ĉar oni devas paroli ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri evoluo de la mondo.  Angla  lingvo estas grava nur ĝis tiam, ĝis kiam estas gravaj angle-parolantaj ŝtatoj: Usono, Britio, parte Aŭstralio.  Dum plej proksimaj 10 jaroj povas ŝanĝiĝi la situacio, pezocentroj de la mondo.

Eble tiam aperos bezono de la internacia lingvo. Dume tio aspektas kiel utopia varianto, sed iam utopioj realiĝas.

1 comment:

Ganto said...

Gratulo de Mikaelo Bronŝtejn.

Kara Povilas, amiko
tre translima, tre proksima!
Vi akceptu sen paniko
galopadon de la tempo,
ĉar ja restas ni la samaj
ene de l’ pensad’ intima
por la vinoj, por la amoj,
por alvokoj de l’printempo.

Ĉar odoras same rozoj,
ĉar la kisoj same dolĉas,
ĉar aferoj kaj ripozoj
venas tro malproporcie.
La horloĝon vi ne moku,
kiu l’ tempon forpendolas,
sed eventojn novajn voku
aspireme, kaj konscie.

Per la sama firma mano
en amika rond’ sincera
levu glason je la sano,
je l’ agad’ plenenergia!
Kaj vi aŭdos, ke resonas
la tostad’ tra tuta tero,
kaj vi certos, ke plu bonas
kaj valoras vivo via!

Mikaelo Bronŝtejn