La novan rason de dalioj, nomitan je nomo de la urbo, donacis selektistino Rita ZALA el Valmiera (Latvio). La fama floristino estas bone konata ne nur en ŝia lando – novaj daliaj specioj, selektitaj de ŝi, gajnis la duan kaj trian lokojn en Pariza konkurso de daliaj kultivistoj. Por la eksterordinara donaco de la latvino, birŝtonanoj devas danki al ĥorestro Rasa GELGOTIENĖ, kiu estas ankaŭ kultivantino kaj kolektantino de dalioj. En tradicia Festo de Dalioj, kiu jam kelkajn jarojn estas organizata septembre en Birštonas, ŝi prelegis pri kultivado de dalioj kaj proponis organizi interŝanĝajn bazaretojn daliajn. Ŝi rimarkis, ke en la najbara lando Latvio kultivistoj de dalioj estas pli "fortaj". Ŝi helpis al la birŝtonaj amantoj de dalioj kontakti kun R. Zala. Sinjorino R. Zala interrete konatiĝis kun Birštonas kaj ekvidinte la flavan balenidon en la urba blazono decidis unu freŝe selektitan specion de dalioj nomi je la nomo de la urbo.
Ĉi tiuj dalioj longe floras kun flavaj, oranĝe nuancitaj floroj, ĝis 10 cm en la diametro. La unuaj 3 radikaj tuberoj en aprilo de 2013 estis venigitaj en Birštonas. Ili estis plantitaj ĉe la skulptaĵo Knabino kun meduzo de Bronius Vyšniauskas, apud la konstruaĵo de Birŝtona municipa administrejo. En 2014 Turisma Informada Centro de Birštonas organizis fotokonkurson dediĉitan al la dalio Birštonas. La konkurson gajnis Jurgita KLEIZIENĖ el Birštonas (La foton vi vidas).

Partoprenantoj de la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj verŝajne ankoraŭ ne vidos la florantajn daliojn Birštonas, ĉar en Litovio daliojn oni nomas Telegramo aŭtuna (cetere, nuntempe eble jam ne ĉiuj scias, kio estas telegramo; eble ni diru: La dalio estas la unua SMS-mesaĝo aŭtuna?), tamen kiu scias? Ja la unua burĝono de la dalio Birštonas en la jaro 2013 malfermiĝis interalie en la unuaj tagoj de junio.
No comments:
Post a Comment