2009-11-10

Al paciento estis transplantitaj la koro kaj pulmoj


En klinikoj de Kaŭna Medicina Universitato (KKMU) estis transplantitaj la koro kaj pulmoj al grava malsanulo. La operacion plenumis estro de kliniko de  kora, toraka kaj angia kirurgio, kardiokirurgo, profesoro Rimantas Benetis kaj brigado da medicinistoj. La transplantado estis plenumita al 48-jara viro, kiu malsanis je idiopatia pulma hipertensio kaj kora insuficienco. Pro ĉi tiu kaŭzo estis necese transplanti ne nur la koron, sed ankaŭ la pulmojn. Post la operacio stato de de la pcienco estas stabila, li estas dekonektita de aparataro de artefarita spirado kaj estas translokigita el malsanula ĉambro de intensa terapio en Kardiokirurgian fakon por daŭra kuracado. Ĉi tiu transplantada operacio estas la dua ne nur en KKMU, sed ankaŭ en Litovio. En julio 2007 en KKMU unuafoje estis transplantitaj la koro kaj pulmoj. Tamen la operacio malsukcesis: la paciento 28-jara kaŭnano mortis.

No comments: