2010-03-03

Kia sorto atendas skulptaĵojn de la Verda ponto?

Ekde 1952 sur  la Verda  ponto (Žaliasis tiltas) en Vinius staras kvar gisaj skulptaĵaj grupoj: Agrikulturo (skulptistoj Petras Vaivada, Bernardas Bučas), Industrio kaj konstruado (Bronius Vyšniauskas, Napoleonas Petrulis), Studanta junularo (Juozas Mikėnas, Juozas Kėdainis) kaj En gardo de la paco (Bronius Pundzius). Ili enkorpigas simbolojn de soveta ideologio, angulŝtonajn sociajn grupojn: terkultivistojn, laboristojn, sciencistojn kaj armeon.

Nuntempa stato de la skulptaĵoj estas priplorinda. Ekspertizistoj konstatis, ke la skulptaĵojn oni devas urĝe renovigi: fortigi kaj renovigi juntojn, veldi aperintajn fendetojn. Pasintjare Vilna magistrato intencis aŭtune komenci restaŭradon de la skulptaĵoj, tamen la krizo devigis ŝanĝi la planojn. Al intencoj de litovaj restaŭristoj provizore depreni la skulptaĵojn por ilia restaŭrado reagis Rusia ambasadoro en Litovio Vladimir Ĉĥikvadze. Li aludis pri ebla helpo de Rusiaj fakuloj. En Moskvo laboras multaj kompetentuloj, kiuj scias subtilaĵojn de tiutempaj skulptaĵoj. En Vilnius venis Rusiaj specialistoj, ili esplorrigardis la skulptaĵojn, konatiĝis kun konkludoj de litovaj kolegoj.

Vilna magistrato ricevis proponon de Moskva urbestrejo: Konsiderante, ke proksimiĝas jubilea 65-jara datreveno de la Venko en la Granda Patrolanda Milito,  Moskva urbestro aprobis proponon de Komitato pri Moskva Kultura Heredaĵo restaŭri la monumenton el bonfaradaj rimedoj. Jam estas atingita anticipa interkonsento kun kelkaj kompanioj pro financado de ĉi tiuj laboroj.

Administracio de Moskvo  informis, ke jam estas plenumitaj esploroj de la skulptaĵoj kaj preparitaj teknologiaj rekomendaĵoj kaj metodaroj de estontaj laboroj.
Vilna vicurbestro Romas Adomavičius opinias, ke indas akcepti la helpon de Moskvo, tamen urbestro Vilius Navickas diris kategorian Ne!. La publikigita deklaro citas la urbestron, ke la urba magistrato renovigos la skulptaĵojn per propraj fortoj, kiam venos por tio konvena tempo.

Respondeculoj por Protektado de Kulturaj Monumentoj oficiale nenion scias pri deziro de Moskvo restaŭri la sovetajn skulptaĵojn. Ili asertas, ke moskvanoj alfrontus la obstaklon, ĉar la restaŭristo devas esti atestita en Litovio.
Disputoj pri la skulptaĵoj sur la Verda ponto fojfoje renoviĝas en Litovio. Iuj homoj, sociaj organizaĵoj postulas depreni la skulptaĵojn kaj transdoni al parko Grūtas, kie estas eksponataj sovetaj monumentoj. Aliaj diras, ke la skulptaĵoj havas valoron artan kaj historian, kaj ili devas resti sur la ponto. La Verda ponto kun ĉiuj ĝiaj atributoj estas enskribita en Liston de Kulturaj Monumentoj de Litova Respubliko.

Tre populara en Litovio katolika pastro el urbeto Paberžė, kapuceno Patro Stanislovas (Algirdas Mykolas Dobrovolskis, 1918 – 2005)  siatempe skribis leteron al tiama urbestro (estonta ŝtatprezidento) Rolandas Paksas, ke li ne aŭdacu renversi la statuojn de la Verda ponto. Aliokaze, – promesis Patro Stanislovas, – mi venos mem al Vilnius kaj metos florojn sur iliaj lokoj. Oni renversu nek la statuon de la kolĥozanino, nek des pli tiun de la soldato, ĉar li estingis la fornojn en Aŭŝvico.
Kelkfoje la skulptaĵoj de soldatoj estis malhonorigitaj per surverŝita farbo kaj diversaj ofendaj surskriboj.

Ĉu ne okazos tiel: la skulptaĵoj estos deprenitaj de la ponto kvazaŭ por la restaŭrado kaj ili ne revenos?...

No comments: