Hodiaŭ ni akompanis al la lasta vojaĝo nian esperantiston veteranon Konstantinas PUODĖNAS. Li forpasis la 22an de decembro en sia 87a vivojaro. Eble oni povas konsenti kun s-ano Valdas BANAITIS, ke nin forlasis la lasta el la 3a Esperantista generacio, la lasta el tiuj, kiuj ellernis Esperanton antaŭ la Dua mondmilito.
Mi konas K. Puodėnas unuavice kiel aŭtoron de dudirekta Esperanto-litova kaj litova-Esperanto vortaro. Lia manuskripto de la pli ampleksa vortaro estas konservata en Litova Esperanto-Asocio. Ne ĉiu povas kaj kapablas verki la vortaron, des pli la lingvan. Tial jam pro tio la kontribuon, kiun faris K. Puodėnas por litova E-movado, oni ne eblas troigi.
Tiuj, kiuj mortis, neniam malaperas:
Ili estas en ombro mallumiĝanta.
Ili estas en la arboj, kiuj susuras,
Ili estas en la ligno, kiu veas,
Ili estas en la herboj, kiuj rosas,
Ili estas en la arbaro, ili estas hejme,
La mortintoj ne estas mortintaj.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment