2010-10-30

En Litovio estas enregistrita la unua laŭleĝa elektromobilo

Anstatataŭ benzinujo – elektrokablo. Ankoraŭ ne ĉiu tion imagas en sia ĉiu-tago, tamen elektromobiloj poiomete venas ankaŭ en Litovion.

Dum politikistoj ankoraŭ nur paroladas pri belaj perspektivoj de la lando en monda merkato de elektromobiloj, entuziasmuloj mem prenas sur sin la iniciaton.

Vilnano Mindaugas Milašauskas la 19an de oktobro enregistris la unuan elektromobilon en Litovio. Tion atestas ankaŭ enskribo en la teknika pasporto: tipo de brulaĵo – elektro.

M. Milašauskas kun helpo de amikoj transkonstrukciis sian aŭton Honda HR-V kun ordinara eksplodmotoro  al tiu kun la motoro transforanta elektran energion. La elektromobilo 3E  estis solene prezentita en Urbodoma placo de Vilnius.

"Ni laboris kelkajn jarojn kaj la rezulto estas vere ĝojinda. Ja matene oni devas nur eltiri la kablon el la kontaktingo kaj oni povas veturi. Per tiu aŭto oni povas traveturi 100 km nur por 9 lidoj (2,61 EUR)", –  diris M.Milašauskas al ĵurnalistoj.

Komparu: se aŭto por 100 km foruzas averaĝe 10 litrojn da benzino, la vojaĝo al la stiranto kostas ĉirkaŭ 40 lidojn. 

La elektromobilo estas ŝargata kiel ankaŭ alia ajna elektra aparato – el la ordinara konektingo kun tensio de 220 V.

Post plena ŝargado la elektromobilo povas veturi ĝis 70 km, tempo de la ŝargado – 8 horoj, la plej granda rapideco – 160 km/h.

No comments: