2008-10-10

Antaŭ 3 jaroj eldonita kompakta sondisko ankoraŭ ne atingis la aŭskultanton


Ne tre ofte aperas en Litovio sondiskoj / -bendoj de esperant-lingvaj kantoj. Se mi bone memoras, de 1987 estis eldonita nur unu sonbendo. Tial min tre mirigis la fakto, ke 1000 lumdiskoj kun enskribitaj kantoj jam 3 jarojn kuŝas en kestoj. Kongresanoj de UEK Vilno' 2005, povis akiri bonegan kompaktan sondiskon kun litovaj popolkantoj en Esperanto. La kantojn plenumas famaj en Litovio solistoj Romualdas VEŠIOTA kaj Augustas KUBILIUS. Tamen Litova E-Asocio ne trovis en la kontrakto antaŭviditan monsumon. Eldonistoj de la KD esperas, ke la kontrakto ne estos rompita. Oni povas nur bedaŭri, ke jam estas prokrastita bona okazo disvastigi KD-ojn dum la universala kongreso. Tamen estus ankoraŭ pli domaĝe, se ili neniam atingos eventualajn aŭskultantojn.

1 comment:

Valdas said...

same kushas ne nur sondiskoj CD, sed ankaw tuta vagono da eldonitaj libroj... En Litovio Esperanto ne disvastighas, sed enterighas kiel cindro en pagana tempo (law P.Ch.)