2009-06-23

Malfermita Nacia Artgalerio


La 20an de junio en Vilnius post 5-jara rekonstruado estis solene malfermita la plej granda en la lando Nacia Artgalerio.Post renaskiĝo de la sendependeco ĝi estas la unua muzeo de moderna kaj nuntempa arto. Por la rekonstruado estis asignitaj 84 milionoj Lt (24,35 mln. EUR) el Ŝtata investada programo. Japana registaro subvenciis la galerion per 800000 Lt (231884,058 EUR) por aĉeti aŭdiovizualan instalaĵon. Okaze de la malfermo de la galerio estas prezentata ekspozicio pri Litova arto en 20-21a jc. La malfermon akcentis internacia ekspozicio "Dialogoj inter koloroj kaj sonoj. Verkado de M. K. Čiurlionis kaj liaj samtempuloj".

No comments: