
La Johanfesto en Litovio estas la ŝtata festo kaj ripoztago. Tamen vilaĝo Siponiai (distr. Kėdainiai) ne ĝojis pri la festo. Mardan postagmezon (2009 06 23) komenciĝis pluvego, kiu daŭris ĉ. 3 horojn. Akvo en apuda rezervejo leviĝis je 1,5 m kaj inundis 17 bienojn. Dum la pluvego elfalis unumonata normo da precipitaĵo. La vilaĝanoj ne memoras, ke iam okazu simila elementa katastrofo.
No comments:
Post a Comment