2009-07-30

La malneta enlanda produkto reduktiĝas


La malneta enlanda produkto (MEP) duan kvaronjaron 2009, kompare kun la sama pasinjara periodo, reduktiĝis je 22,4 %. Tion ne antaŭvidis la plej pesimistaj prognozoj. Kiel diris ĉiutaga gazeto Lietuvos Rytas, eĉ al mondfamaj Blumbergaj (Bloomberg) spertuloj defalis la mentonoj, kiam ili eksciis pri la falo de MEP. La MEP-on dum ĉi tiu periodo konsistigis 22,533 miliardoj da Lt (6,526 mlrd. da EUR) laŭ tiamaj prezoj. Kompare kun ĉi-jara unua kvarono, MEP reduktiĝis je 1,1 %. Falon de aldonita valoro dum la dua kvaronjaro kaŭzis malfortiĝinta produktado kaj mizeriĝinta konsumado. Pozitivan ŝanĝon oni rimarkas nur en sektoro de nemerkataj servoj, kiu tamen signife ne influas totalan amplekson de aldonita valoro. Dum la unua duonjaro 2009 estis kreita MEP por 43,416 mlrd. da Lt (12,574 mlrd. da EUR). Tio estas je 18,1 % malpli ol antaŭ unu jaro.
Eksperto de banko SEB Gitanas Nausėda:
La falo de MEP vere estas katastrofa, tamen dubinde, ĉu ĝi estis surpriza. Se ne preskaŭ "ruĝarde" severa fiska politiko, bazita sur plialtigo de imposta ŝarĝo kaj limigo de publikaj elspezoj, defalo de mastrumado dum la unua ĉi-duonjaro povis esti je 3-5 % malpli granda.
Ĉefa eksperto de banko DnB Nord Jekaterina Rojaka:
Laŭ kreita aldonita valoro, ni nuntempe revenis al stato de jarfino 2006. La defalo estas sufiĉe profunda, do ĉiuj devas kompreni, ke plu prokrasti oni jam ne povas. Tamen se procesoj okazos samkadence kiel ĝis nun, miaopinie, ankoraŭ estas spaco por libera falo. Nombro de bankrotoj dum la unua duonjaro elkreskis pli ol je 120 % kompare kun pasintjara samtempa periodo. La malgranda entrepreno bankrotas la unua. La plej malbonon ni ankoraŭ ne vidis.

No comments: