2009-08-24

Interprezidenta konversacio post 8 jaroj


La 19an de aŭgusto ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė telefonis al Rusia ŝtatprezidento Dmitrij Medvedev. Tio estis la unua oficiala konversacio inter ŝtatestroj de Litovio kaj Rusio ekde 2001, kiam Moskvon vizitis prezidento Valdas Adamkus .
Post ĉi tiu kontakto oni atendas pliboniĝon en rilatoj inter Litovio kaj Rusio kaj konkrete – pozitivan solvon por litovaj ŝarĝveturigaj kompanioj.
Ekde la 4a aŭgusto Rusio severigis doganan kontrolon ĉe rusa-latva ŝtatlimo por litovaj ŝarĝtransportistoj. Ĉe rusaj doganaj kontrolpostenoj etendiĝis kelkkilometraj vicoj da haŭlaŭtoj. Malplenaj haŭlaŭtoj ĉe Rusia ŝtatlimo devas ĝisatendi specialan konfirmon de ricevintoj de varoj. Litovaj stiristoj, enveturintaj en Rusian teritorion devas malŝargi la aŭtojn por detala dogana kontrolo kaj poste reŝarĝi. Ĉi tiu proceduro kostas ne nur la monon, sed ankaŭ la tempon. Pro tiaj reguloj estas malkontentaj ankaŭ Rusiaj kompanioj, kiuj ĝustatempe ne ricevas varojn.
Rusio oficiale deklaris, ke iuj litovaj veturigisoj ne enformis doganajn procedurojn kaj konsekvence ne pagis doganajn kaj aliajn impostojn por varoj enveturigitaj en Rusion. Litova Nacia Asocio de Veturigistoj opinias, ke tio estas nur preteksto kaj asertas, ke dekkelke da deliktoj ekde komenco de la jaro estas normala statistiko. Fakte, deliktoj dum ĉi tiu jaro konsistigas nur 0,03 % de tuta nombro de la varaj transportadoj. Eĉ Rusia ambasadoro en Litovio Vladimir Ĉiĥikvadze kalkulis nur 16 doganajn deliktojn, kiujn litovaj veturigistoj faris ĉi-jare.
Litova Dogana Depertamento kaj Rusia Federala Dogana Servo interkonsentis iomete mildigi severigitan kontrolon, se al 29 veturigaj entreprenoj estos malpermesate enveturi en Rusion. En Litovio estas ĉ. 700 veturigaj entreprenoj. Tamen menciitaj 29 entreprenoj plenumas 70 % da ĉiuj varaj transportadoj. Do litovaj veturigistoj fakte estas elpuŝataj el Rusia merkato.
Plimulto da litovaj politikistoj kaj politologoj (almenaŭ tiuj, kiuj eldiris sian vidpunkton en amaskomunikiloj) opinias, ke la situacion ĉe Latvia-Rusia ŝtatlimo kaŭzis politikaj motivoj.
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Vygaudas Ušackas etendiĝintajn vicojn da litovaj veturigistoj nomis „politika mendo“. La ministro havas informon, ke doganejoj el Moskvo ricevis rektajn direktivojn traserĉadi nur litovajn veturigistojn.
Laŭ opinio de Vytautas Landsbergis, la agojn de Rusio oni povas nomi politika premo al Litovio, kaj eble eĉ politika provoko, observante, kiel kondutos la nova ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė.
Prezidanto de Sejmo Arūnas Valinskas asertas, ke politikan decidon elpuŝi litovajn veturigistojn el Rusia merkato Rusio akceptis post okazinta en Vilnius internacia sesio de Parlamenta Asembleo de Organizo por Eŭropa Sekureco kaj Kunlaborado. En julio okazinta sesio Litovio atingis, ke estu akceptita rezolucio pri egaligo de stalinismaj kaj naziismaj krimoj.
Opinion de A. Valinskas dividas prezidanto de Sejma Komitato pri Eksterlandaj Aferoj (KEA) Petras Auštrevičius. Li diris, ke menciita rezolucio povis provoki malkontenton de certaj Rusiaj politikaj fortoj.
Kun la prezidanto de KEA ne konsentas lia anstataŭanto Justinas Karosas. Li opinias, ke politikaj interpretadoj ne estas motivitaj, kaj situacio en latva-rusa ŝtatlimo estas nur teknika problemo.
Ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė dum televida elsendo diris: La informo, kiun mi posedas, atestas, ke estis deliktoj ankaŭ el L itovia flanko. Do dezirante iun akuzi, ni unuavice devas ne doni ajnajn eblecojn aŭ kaŭzojn tiamaniere konduti kun ni .
Alia problemo – eksportado de laktaj produktoj al Rusio. Kiel informis rusaj amaskomunikiloj, Rusia federala kontrola servo pri kvalito de agrikulturaj kaj nutradaj produktoj Rosselĥoznadzor pro trovitaj antibiotikaj restaĵoj ekde la 17a de aŭgusto haltigis importadon de laktaj produktoj de 4 litovaj kompanioj: Mažeikiai-filio de Pieno Žvaigždės, Telšiai-filio de Žemaitijos Pienas, Ukmergės Pieninė (filio de Rokiškio Sūris), Rokiškio Pienas. Ministro pri agrikulturo Kazimieras Starkevičius informis, ke estas malpermesate eksportadi nur al kompanio Ukmergės Pieninė. Laŭ postuloj de Eŭropa Unio, en unu litro da lakto povas esti ĝis 100 mikrogramoj da antibiotikoj. Dume laŭ Rusiaj normigaj dokumentoj antibiotikaj restaĵoj devas foresti.
Litovia Ŝtata Nutrada kaj Veterinara Servo (ŜNVS) asertas, ke estas plenumata severa kontrolo, kaj malpurigita je antibiotikoj lakto ne trafas produktadon. Okazis renkontiĝo de Litovia ministro pri agrikulturo Kazimieras Starkevičius kaj estro de ŜNVS Kaimieras Lukauskas kun Rusia ministro pri agrikulturo Jelena Skrynnik kaj estraro de Rusia Veterinara kaj Fitosanitara Servo (VFS). Litovio prezentis aldonajn garantiojn pri entreprenoj eksportantaj laktajn produktojn. Rusia VFS permesis elstudi prezentitajn proponojn kaj ĝis la 1a septembro akcepti koncernan decidon.
Kiel informis Ŝtatprezidenta Informada Servo, en la konversacio estis priparolitaj lastatempaj aktualaĵoj, kunligitaj kun malfacilaĵoj, kiujn spertas litovaj veturigistoj kaj kun problemoj de eksportado de litovaj laktaj produktoj.
Ŝtatprezidento D. Grybauskaitė en la konversacio akcentis, ke dum kondiĉoj de globala krizo, estas necese, ke najbaraj ŝtatoj subtenu ambaŭflanke profitajn ekonomiajn interrilatojn.
Prezidento D. Grybauskaitė substrekis, ke Litovio ne devus esti apartigita de aliaj ŝtatoj, aplikante severajn Rusiajn fitosanitarajn postulojn kaj kontrolajn regulojn por veturigistoj.
Kiel diris la ŝtatprezidentino, ŝtatprezidento D. Medvedev certigis, ke severaj postuloj ne estos aplikataj ekscepte nur al Litovio. La ŝtatprezidentoj interkonsentis devigi koncernajn instituciojn de siaj landoj pli aktive kaj racie solvi aperintajn problemojn kaj certigi, ke similaj miskomprenoj estontece estu evititaj.

No comments: