2009-08-26

Unua festivalo de klezmera muziko


En Vilnius finiĝas festivalo de bonhumora klezmera muziko . Tio estas la unua tia aranĝo dum la tuta historio de Litovio. La festivalo estas projekto de Nacia programo Vilnius – kultura ĉefurbo de Eŭropo.
Ekde antikvaj tempoj ĝis la Dua mondmilito sen ĝoja klezmera muziko okazis nek judaj nuptoj, nek urbetaj festoj.
Klezmeraj grupoj en Litovio egzistis de 17a jc. Tradicia konsisto de klezmera grupo: violono, klarneto, kontrabaso, mandolino, harmoniko kaj drumo. Unu el rimarkindaj faktoj en historio de litova klezmera muziko estas tio, ke ĝis komenco de la dua mondmilito en klezmera grupo de Jakob Zvenk ludis patro de mondfama violonito Jascha Heifetz.
Hodiaŭ apenaŭ iu rememoras aŭtentikan klezmeran muzikon. Dum la soveta periodo juda komunumo oficiale ne ekzistis, ĝia agado ne estis tolerata, kvankam judaj amatoraj artkolektivoj funkciis. Post rekreo de la Sendependeco, en Litovio renaskiĝis ankaŭ juda komunumo, tamen ĝi tre reduktiĝis: el proksimume 25000 judoj restis nur kvinono, plejparte maljunuloj.
Antaŭ kelkaj jaroj tradiciojn de klezmeroj provis revivigi drumisto Arkadij Gotesman , kuniginta orkestron Vilner Klezmorin (Vilnaj klezmeroj). Ĉi tiu muzikisto estas arta gvidanto de la festivalo.
Lunde la festivalon en korto de Franciskana monaĥejo (en kruciĝangulo de stratoj Kėdainių kaj Lydos) malfermis Vilner Klezmorin kaj gasto el Novjorko trumpetisto kaj komponisto Frank London . En kvar-taga festivala programo – 8 konceroj de klezmera muziko franca, belorusa, franca, dana kaj litova. Hieraŭ mi spektis koncerton de Liora Grodnikaitė, Rafailas Karpis (Litovio), kaj Galina Libenshtein (Israelo). Liora Grodnikaitė nuntempe staĝas enLondona Reĝa operejo Covent Garden. Ŝin oni konsideras leviĝanta opera stelulino. Tial estis afable ĝin aŭkulti des pli, ĉar estontece, povas esti, ŝi malofte gastkoncertos en Litovio. Rafailas Karpis – 27-jara solisto de Litova operejo. Lastatempe kritikistoj favore taksas lian laboron en la operejo. Galina Libenshtein – eksa vilnanino, ŝi estas estrada kantistino. Sian koncerton ŝi finis per populara Tum balalaika (junaĝe mi ne sciis, ke ĝi estas la juda popolkanto; ni kantis ĝin litove, nur eble la vortoj estis aliaj, ol tiuj de Virgis Stakėnas ).
La artistoj prezentis longan programon kaj bonan okazon konatiĝi kun judaj popolkantoj.
Hodiaŭ Frank London ludis jam alian muzikon. Li kun Arkadij Gotesman al la publiko prezentis ĵazan programon.

No comments: