2009-08-17

La malliberigitaj maristoj revenis hejmen


Revenis kvin maristoj Vladimir Bazeviĉ, Sergej Triškin, Aleksandr Alatyrcev, Vladas Keršys ir Aleksandr Solovjov el Klaipėda , kiuj 10 tagojn estis malliberigataj de Niĝeriaj piratoj.
La 3an de aŭgusto ŝipo Saturnas, kiu navigadis kun Litovia flago, estis perforte kaptita de armitaj uniformitaj atakantoj. Ili ostaĝigis 5 skipanojn kaj fortransportis ilin per rapida boato al nekonata direkto.
En la ŝipo estis 14 homoj. La ŝipo transportadis frostigitan fiŝaron. Ĝi estas la plej bona ŝipo de litova navigada kompanio Linmarko. La ŝipo estas konstruita en Japanio en 1982. Volumeno de la ŝipo – preskaŭ 153000 kubaj futoj (pli ol 4324 000 litroj). En la ŝipo estis instalitaj 6 frostigilaj sekcioj, en kiuj lokiĝas 1340 konteneroj. Areo de tri ferdekoj – 1771 kvadrataj metroj.
La maristoj diris, ke ili ne estis turmentataj aŭ batataj, tamen suferis grandan streson. Ĝenerala direktoro de la kompanio asertis, ke la kompanio ne pagis elaĉeton. Ministro pri eksterlandaj aferoj Vygaudas Ušackas deklaris, ke la registaro pro elaĉeto ne intertraktis kaj neniam intertraktos nek kun piratoj, nek kun teroristoj.
La ministro dankis al kompanio Limarko por profesieco, demonstrita en la eksterordinara situacio. V. Ušackas diris, ke al Litovio helpis ankaŭ landoj el Eŭropa Unio, precipe Germanio, kiu en Niĝerio reprezentas Litovion en konsulaj aferoj.

No comments: