2009-08-13

Vilnidoj revenis en Vilnon


Ĉi-semajne mi unuafoje ekaŭdis novan litovan vorton vilniukas aŭ plurale vilniukai [vilniŭkas, vilniŭkaj]. Ĉi tiuj vortoj por la litova orelo sonas afable, ĉar per sufikso uk estas formataj diminutivaj kaj karesaj derivaĵoj. En la Granda Vortaro de litova lingvo mi trovis nur unu signifon de la vorto: en iuj regionoj vilniukas estas fungo Lactarius torminosus. En interreto mi trovis TTT-ejon Mano vilniukai (Miaj lanaĵetoj), kies posedantino prezentas siajn belajn laboraĵojn, kiujn ŝi produktis feltante lanon.
Kompreneble, en Vilnon kunvenis nek fungoj, nek lanaĵoj, sed homoj. Mi ne scias, kiel ilin Esperante nomi. Mi nomis ilin vilnidoj (vulgara esperantigo vilnukoj subkomprenigas signifon vil-nukoj).
Vilnidoj (litove vilniukai, pole wilniuki) estas homoj, kiuj havas profundajn devenradikojn en Vilna regiono. Kiel klarigas TTT-ejo de la unua monda kunveno de vilnidoj, vilnano kaj vilnido signifas ne la samon. Esti vilnano atestas pri loko de naskiĝo, registriĝo, loĝado, laboro. Vilnido estas la koncepto, aperinta el historio de la ambaŭ nacioj. La vilnido estas la bebo de federacia ŝtato, kreita el Pola Reĝlando kaj Granda Litova Duklando. Vilnidoj estas homoj, kies prauloj survivis dividadojn de la ŝtato, batalis por ĝi en insurekcioj.
La vera vilnido nenepre devenas el Vilnius aŭ ĉi tie loĝas. Plej ofte devenradikoj de la vilnido estas en Vina regiono (tradicie tio estas triangulo inter urboj Vilnius, Šalčininkai kaj Trakai) kaj atingas kelkajn generaciojn.
Hodiaŭ vilnidoj loĝas en la tuta mondo, pleje en Pollando, ankaŭ en Britio, Usono, Italio, Kanado, Sudafrika Respubliko, Francio, Aŭstralio. Multaj vilnidoj konsideras sin poloj kaj identigas sin kun pola kulturo, kvankam fieras havantaj belorusan, litovan, karaiman, tataran aŭ judan devenon.
La unua monda kunveno de vilnidoj komenciĝis la 9an de aŭgusto kaj daŭros ĝis la 16a. Okazas multaj diversaj kulturaj aranĝoj. En programo de la kunveno estas tri pentradaj kaj fotografiaj ekspozicioj, kinofilmoj de mondfamaj reĝisoroj K. Kieślowski, A.Wajda, Tadeusz Konwicki k.a., koncerto de Maryla Rodowicz, literaturaj vesperoj k.a.

No comments: