2009-09-10

En kabineto de N. Sarkozy - renversita litova standardo


La 4an de septembro litova ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė kaj francia ŝtatprezidento Nikolas Sarkozy en Parizo subskribis unuan en historio de ambaŭ landoj interkontrakton pri strategia partnereco. En la politika deklaracio oni indikas, ke registaroj de la ambaŭ landoj preparos konkretan planon de agoj.
Hodiaŭ parlamentano socialdemokrato Julius Sabatauskas dum la Registara Horo demandis ministron pri eksterlandaj aferoj Vygaudas Ušackas kiel estis reagite al profanado de Litovia standardo. En Litovio por tia delikto minacas kriminala proceso kaj eĉ malliberigo.
La parlamentano parolis pri la renversita litova trikoloro dum ceremonio de la subskribo.
Ministro V. Ušackas informis la parlamenton, ke franca ambasado en Litovio pardonpetis pro okazinta miskompreno.
Oni devas konfesi, ke francoj ne estas solaj, kiuj renversis nian flagon.
Dum pasintjara vizito de ŝtatprezidento Valdas Adamkus en Estonio al partoprenantoj de preskonferenco estis disdonitaj kartetoj, sur kiuj litova standardo estis bildigita kun ruĝa koloro supre.
Dum amika futbala matĉo inter Ĉeĥia kaj Litovia teamoj anstataŭ Litovia himno estis ludita la latva kaj estis pendigita renversa Litovia flago.
Ĉu ni estu senkompataj al eksterlandanoj, se ankaŭ niaj samnacianoj ne memoras kolor-ordon en nia standardo.
Jen litova basketbalisto Šarūnas Jasikevičius en Kaŭna sporta halo spektis basketbalan matĉon vestiĝinta sportan ĉemizon de Litovia basketbala teamo, sur kiu estis bildigita la renvesita standardo.
Pasintjare dum parlamenta balotkampanjo junuloj konservativuloj piketis kun slogano: Venis tempo al la nova – la juna generacio de politikistoj kaj ...kun la renversita trikolora flago.
Ankaŭ dum ŝtataj festoj okazas, ke iu hisas renversan litovan flagon .
Ĉu 20 jaroj ne sufiĉas por enkapigi koloran sinsekvon en nia standardo?

No comments: