2009-09-03

Paŝtisteto – kiel simbolo de pardonpeto


En urbo Kupiškis estis inaŭgurita skulpturo Paŝtisteto (skulptisto Henrikas Orakauskas) dediĉita al 100-jara jubileo de verkisto Juozas Baltušis. La verkisto naskiĝis en Riga (Latvio) kaj la familio iom da tempo loĝis en Rusio, poste reveninte en Litovion ekloĝis en distrikto Kupiškis. Ĉi tie pasis 11 jaroj de estonta klasikulo de litova literaturo. Paŝtisteto estas ĉefa heroo de lia novelromano Parduotos vasaros (Venditaj someroj ). Ankaŭ la verkisto mem gustumis paŝtistetan panon. Li estis popola talentulo. Juozas Baltuŝis lernis nur 3 jarojn en elementa lernejo. Aliaj studoj estis tiel nomataj universitatoj de la vivo. Kaj kompreneble, far' de talento el Dia bonvolo, kiel diris monsinjoro Kazimieras Vasiliauskas, li iĝis fama verkisto. Lingvaĵo de liaj verkoj estas valoraĵoj de litova lingvo. Se preni La Grandan Vortaron de Litova Lingvo (20 volumoj), vi ofte ekvidos ilustraĵojn el verkado de Baltušis. Lia vidpunkto estis maldekstrula. Dum soveta tempo li okupis altrangajn postenojn. Tamen li havis sian opinion kaj estis "neoportuna" homo. Jen historio pri letero de rusa verkisto Aleksandr Solĵenicin en 1969. J. Baltušis alportis en kunvenon de Verkista Unio leteron de Solĵenicin en kiu la rusa verkisto turnis sin al verkistoj, ke Verkista Unio de Sovetio lin ne defendis. La letero estis tajpita sur fumpapero kun alskribo, ke la letero estas elsendita persone al ĉiu membo de la Soveta Verkista Unio. Baltušis elpoŝigis la leteron kaj proponis ĝin pridiskuti. Tamen plu neniu konfesis ricevinta la leteron. Kaj "eksceson" de Baltušis oni renkontis en tomba silento. Tiama prezidanto de Litova Verkista Unio ege ĉagreniĝis, ĉar proksimiĝis 60-jara jubileo de Baltušis kaj tiaokaze oni intencis atribui al li nomon de Popola Verkisto. Ĉiuj timis skandalon.
Aŭ kian tempeston eklevis liaj impresoj Tėvų ir brolių takais (Laŭ vojoj de gepatroj kaj gefratoj) pri vojaĝo tra Usono en 1964. Kiam ili estis publikigataj daŭrige en semajna gazeto Literatūra ir menas (Literatūro kaj arto), homoj en gazetbutikoj petadis la gazeton, kiu bone skribas pri Ameriko. Poste eldonita libro estis forigita el komerco, tamen ĝin oni povis aĉeti por kelkobla prezo en la bazaro. Se rememori, ke Baltušis estis bona rakontisto, facile komunikis kun ĉiuj homoj, do ne estas mirinde, ke li estis tre populara. Eĉ du distriktaj urboj – Kupiškis kaj Anykščiai – elektis lin Honora Civitano de la Urbo.
La popolo amis lin pro lia talento. Salonoj dum rekontiĝaj aranĝoj kun la verkisto ĉiam estis plenplenaj.Vicoj de dezirantoj aĉeti novan lian libron estis longegaj. Do kio okazis, ke ĉi-jare lian 100-jaran jubileon modeste kaj malkuraĝe distingis nur du provincaj urboj Kupiškis kaj Anykščiai? Kial liaj verkoj ne estis entiritaj en lernejajn programojn? Kial dum 18 jaroj estis reeldonita nur unu lia verko?
Fatala por la verkisto estis la 29a de septembro 1989, kiam en sesio de Supera Konsilio de Litova SSR li elpaŝis kun akra kritiko al Sąjūdis kaj ĝiaj celoj. Kaj okazis metamorfozo. Estinta amatulo de la popolo iĝis pario. Oni komencis bruligi liajn librojn, por kiuj iam pacience staris en longaj vicoj por aĉeti. Iuj sendadis librojn al la aŭtoro aŭ simple forĵetadis. Kaj pri tia sia konduto iuj fieris dum radio aŭ televida programoj. Estis ankaŭ tiuj, kiuj skribadis insultajn, minacantajn leterojn al la verkisto. Iu ĉe pordo de lia loĝejo postlasis "fetoran amaseton". Baltušis persistis purigi mem la ŝtuparejon: "Tio estas por mi de mia popolo kaj mi forportos ĝin propramane".
La verkisto spertis grandan moralan teroron. Baltušis estis la unua, kiu alprenis atakojn de tiel nomataj "patriotoj" aŭ "trikitaj beretoj", kiel ilin oni eknomis pro ĉi tiu kapvesto dominanta en mitingoj de ekstremuloj. Ĝis nun estis nur grandegaj mitingoj, kun patriotaj kantoj kaj etoso, ĉiuj sentis sin unuecaj. Ja nur antaŭ unu monato okazis Baltia Vojo. Oni diras, ke en ĝi staris triono da Litovia loĝantaro. Tiam ŝajnis, ke ni ĉiuj estas unuecaj, noblaj, volantaj liberon por nia lando, por rajto eldiri libere ajnan nian opinion kaj la samajn valoraĵojn ni defendos post unu jaro kaj 3 monatoj ĉe la Televida Turo. La verkisto skribis al sia filino, ke malamajn leterojn kaj tiujn lin subtenantajn li metas en apartajn okumentujojn. Li ĝojis, ke tiu kun leteroj lin subtenantaj estas pli dika.
Jam post deklaro de la Sendependeco, fiatakojn de "trikitaj beretoj" ĝisatendis ankaŭ aliaj famaj homoj, ekzemple, parlamentanoj sciencistoj: ekonomiisto Kazimieras Antanavičius (1937-1998) kaj geografo Česlovas Kudaba (1934-1993). Nuntempe ili jam ne estas inter ni. Tiam ni ne suspektis, ke ili estis serioze malsanaj...
Post 20 jaroj ekde tiuj eventoj mi trovis tian takson: Baltušis ne eltenis politikan ekzamenon. Mi dirus, nia socio ne eltenis ekzamenon de toleremo.
Signaturinto de Akto pri Litovia Sendependeco Česlovas Kudaba skribis:
Pasos iom da tempo, kaj ni – tiuj kaj aliaj, dekstruloj kaj maldekstruloj, kvazaŭ el granda mitingo revenos hejmen. Ja ni ĉiam revenas al propra loko, al reala stato de la vivo. Ni revenas nek estante unuj pli bonaj, nek aliaj – malbonaj. Nur gravas, ke ni ĉiuj revenu…
Do, ĉu ni jam revenis? Eble jam preskaŭ. Almenaŭ hejmlandanoj de J. Baltušis. En la aranĝoj, kiuj okazis en Kupiškis kaj Anykščiai, estis eldiritaj pardonpetoj al la aŭtoro de Venditaj Someroj.

No comments: