2009-09-20

Inaŭgurita memortabulo al Laurynas Algimantas Skūpas



La 12an de septembro en Senasis Subačius okazis aranĝo, dediĉita al memoro de profesoro, esperantisto Laurynas Algimantas Skūpas. Sur muro de lia gepatra domo estis alfiksita kaj konsekrita memortabulo. La aranĝon organizis komunumo de Senasis Subačius.
En preĝejo de Sankta Triunuo okazis Sankta Meso por L. A. Skūpas. La S-tan Meson konsekris kaj predikon parolis paroĥestro Algis Butė. Post la diservo oni vizitis tombon de la profesoro, metis florojn sur ĝin, ekbruligis kandelojn.
Solenaĵo ĉe gepatra domo de L. A. Skūpas komencigxis per arta programo: kantis, versojn deklamis lernantoj de elementa lernejo de Subačius (gvidantino - instruistino Danutė Kireilienė). Koncertis amatora ensemblo el Naujasis Subačius, pri L. A. Skūpas rakontis Violeta Mičiulienė, kuracistino Aurelija Žiliūtė, esperantistino Palmira Lukoševičienė, eksa studentino de la profesoro, nuntempe profesoro de latinidaj lingvoj en Vilna Universitato Vilhelma Vitkauskienė, instruistino de franca lingvo en mezlernejo de Subačius Danutė Jonušienė, fratino Angelė. La programon gvidis Violeta Mičiulienė, konata kiel ĉefpersono Stefutė en humuraj elsendoj de Litova Televido.
Post inaŭguro de la memortabulo (aŭtoro Stanislovas Nerlikas) en lernejo okazis regaloj. Kelkajn fotojn oni povas rigardi ĉi tie.
Informis kaj fotojn alsendis
Valerija Ramanauskaitė-Rastenienė

No comments: