2009-09-19

Vizito de Belorusia ŝtatprezidento


La 15an kaj 16an de septembro en Litovio gastis Belorusia ŝtatprezidento Aleksandr Lukaŝenko. Tio ne estis oficiala vizito. Li estis invitita partopreni en litova kaj belorusa internacia ekonomika forumo Belorusio kaj Ĉe-Baltmaraj landoj: novaj eblecoj en disvastigado de kunlaborado. Samtempe en Vilnius okazis ekspozicio de belorusaj produktantoj Belarus EXPO 2009. Antaŭe prezidento A. Lukaŝenka vizitis Litovion en 1998 kaj en 1997. En novembro 1998 li renkontiĝis en Medininkai kun ŝtatprezidento Valdas Adamkus. En septembro 1997 A. Lukaŝenko partoprenis en internacia konferenco Kunvivado de nacioj kaj bonaj najbaraj interrilatoj.
En litova registarejo belorusa kaj litova ĉefministroj subskribis du traktatojn: Pri jura reĝimo de la ŝtatlimo kaj Interkonsento de Litovio, Belorusio kaj Pollando pri ŝtatlima kruciĝejo. Interkonsento pri vojaĝordo de ĉelima loĝantaro restis nesubskribita pro teknikaj kialoj. Laŭ ĉi tiu interkonsento loĝantoj de ambaŭ landoj, loĝantaj ĝis 50 km de la ŝtatlimo, povus trairi la ŝtatlimon senvize, nur kun specialaj permesiloj, kiuj validos 5 jarojn kaj kostos 20 EUR. Tiamaniere, loĝantoj de Grodno kaj Lida povus veni senvize al Vilnius kaj Druskininkai kaj kontraŭe. Oni planas, ke al tio la landoj estos teknike pretaj en unua duono de sekvonta jaro. Kiam Litovio iĝis membro de Ŝengena spaco, prezo de vizoj por belorusoj elkreskis de 5 ĝis 60 EUR.
Dum malfermo de la forumo A. Lukaŝenko instigis Bruselon ne damaĝi belorusan popolon per diversaj decidoj, kiuj lia-opinie estas direktitaj kontraŭ li .
En renkontiĝo en Litovia Prezidentejo litova ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė eldiris al belorusa ŝtatprezidento A. Lukaŝenko pozicion de Eŭropa Unio pri stato de homaj rajtoj en Belorusio.
Belorusia opozicio en sia TTT-ejo informon pri la vizito titolis: La tago de belorusa solidareco kaj litova malhonoro.
Jen kelkaj taksoj pri la vizito.
Kęstutis Girnius (revuanto, politika spertulo): Ĉiam estas facile paroli kun amikoj, tamen iam gravas, kaj eble eĉ pli gravas paroli kun malamikoj aŭ oponantoj. Ĉi tiu ekspozicio (Belarus EXPO 2009) estis bonega okazo: venas A. Lukaŝenka, al li oni prezentas eblecon interparoli kun D. Grybauskaitė, kvankam tio ne estas oficiala vizito. Oni devas substreki, ke tio ne estis oficiala vizito kaj oni devis uzi tiun okazon. Ankaŭ estis ebleco montri al Europa Unio, ke Litovio povas entrpreni pozitivajn paŝojn. Antaŭa Litovia politiko al Oriento estis malpermesoj: ĉi tion ne faru, tio ne eblas. Por influi Belorusion, ke ĝi turnu al demokratia vojo, oni devas havi iujn levilojn – ekonomiajn, politikajn kaj diplomatiajn ligilojn. Sen ligiloj oni ne povas efiki kaj tiu vizito estas provo nodi tiujn ligilojn.
Pri belorusa opozicio K. Girnius konstatis: La opozicio havis eblecon renkontiĝi kun litova ĉefministro. Ili parolis kun Andrius Kubilius, kaj tio, mi dirus, estas signifa atingo. Ilia deziro dum la sama vizito renkontiĝi kun la ĉefministro kaj ŝtatprezidento de Litovio estas tro optimisma. Ne estas tiel, ke reprezentantoj de la opozicio reprezentas fortan movadon. A. Lukaŝenka la opozicion evidente subpremadas, tamen ĝi ne havas pli vastan apogon en la lando.
Tomas Janeliūnas (lektoro de Instituto pri Internaciaj Rilatoj kaj Politikaj Sciencoj):
Nun ni transiras al alia flanko de la kampo: al tiu de A. Lukaŝenko, sed ne al flanko de la opozicio. Oni ne povas ludi kun ambaŭ flankoj samtempe. Estas negativa rezulto, ĉar tio atestas ioman nekonsekvencecon de Litovio. Pozitiva rezulto – entreprenistoj deziras, ke Belorusia regpotenco ilin protektu pli multe. Verŝajne pro tio estis organizita ĉi tiu vizito.
T. Janeliūnas opinias, ke ĉi tiu vizito estas unu el supozigaj signoj, ke eksterlanda politiko de Litovio povas ŝanĝiĝi al direkto de utilo kaj pragmatismo, samtempe malpli parolante pri valoraĵoj.
Vytautas Landsbergis opinias, ke en Vilnius maturiĝis vidpunkto, ke interrilatojn kun Belorusia regpotenco oni devas subteni neglektante al tio, ke ne okazas esploroj pri malapero de iuj opoziciaj gvidantoj:
Kvankam tiuj esploroj neestas, eble iam ili estos faritaj. Eble nur post regado de A. Lukaŝenko. Ankaŭ en Ruslando estas krimoj, je kiuj estas suspektata la regpotenco mem. Kaj tiuj krimoj ne estos esploritaj ĉe ĉi tiu regpotenco. Tamen tio ne signifas, ke estas rompataj interrilatoj kun Rusio. La mondo tiel ne kondutas. Radikala nesubteno de interrilatoj apenaŭ ion gajnas.
La eŭroparlamentano opinias, ke vizito de A. Lukaŝenko ne estis surpriza por Bruselo:
Povas esti, ke etis eĉ interkonsentite neoficiale. Do Litovio ne tro sin afiŝante plenumis certan funkcion je nomo de Eŭropa Unio. Ekzistas tiaj diplomatiaj momentoj. Ĉi tie ne estas afero nur Litovia. Litovio estas parto de EU, tial ni ne apartigu nur solan Litovion starantan vizaĝe al A. Lukaŝenko. Estas politiko de EU, en kiu Litovio ricevis certan rolon kaj nun plenumas ĝin.
Li ankaŭ substrekis, ke Vilnius ne forturniĝis de Belorusia opozicio:
Mi vidas, ke Litovio subtenas rilatojn, montras atenton, morale subtenas la opozicion, donas al ĝi tribunon. Ĉi okaze Litovio montras sufiĉe dignan pozicion.

No comments: