2009-09-18

Eksigita prezidanto de la parlamento


Marde per 95 parlamentanaj voĉoj estis eksigita prezidanto de litova parlamento (Sejmo) Arūnas Valinskas (por la eksigo sufiĉis 75 voĉoj).
Arūnas Valinskas estas juristo laŭ kleriĝo, tamen kiel juristo li neniam laboris. Li entreprenis distran negocon: gvidis aŭ iniciatis multajn distrajn televidajn elsendojn. Kiel skribas litovlingva Vikipedio, li finis mezlernejon kun alta apreco (kun la ora medalo), tamen studojn en Jura fakultato de Vilna Universitato li ne sukcesis fini ĝustatempe. Valinskas estis kelkfoje forigita el la universitato, kaj kelfoje reakceptita. Finfine en 2002 li finis la studojn foreste , estante 36-jaraĝa. La studojn li devis interrompadi pro granda ia okupeco en laboro de organizanto de populara tiutempe en Litovio estrada ensemblo. Interesa detalo: gvidanto de lia magistra laboro estis lia iama samkursano docento Gintaras Švedas.
En 2008, antaŭ vica parlamenta baloto, li kreis partion Tautos prisikėlimo Partija (Partio de nacia releviĝo), al kiu aliĝis multaj homoj konataj per sia agado en distra negoco aŭ en arta kampo: artistoj, etradaj kantistoj, herooj de popularaj televidaj elsendoj ktp. La partio ambiciis trafi en Sejmon kaj iĝi influa forto en la parlamento. En Sejma baloto la partio partoprenis sufiĉe sukcese: ĝi ricevis 16 mandatojn kaj eniris en regantan koalicion. A. Valinskas estis elektita kiel prezidanto de Sejmo.
Tamen post inaŭguro de litova ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė, en frakcio de "releviĝuloj" okazis skismo. A. Valinskas kaj ses liaj subtenantoj organizis novan frakcion Ąžuolas (Kverko). En amaskomunikiloj aperis informo, ke A. Valinskas havas rilatojn kun fifama en Litovio krimulgrupo. Ŝtatprezidento D. Grybauskaitė insistis, ke Valinskas eksiĝu el posteno de Sejma prezidanto, tamen li ignoris tion kaj decidis atendi Sejman decidon.
Kiel rimarkis politika revuanto Kazys Girnius, A. Valinskas estis malforta prezidanto de Sejmo: Nomo de A. Valinskas konstante scintilis en amaskomunikado, tamen neniam oni skribis kaj parolis pri lia prezidantado kaj laboro en Sejmo. Dekomence ĝisatendis atenton lia komencita infana milito kun amaskomunikiloj pro redukto de laborlokoj de ĵurnalistoj en Sejmo. Poste ĉion kovregis senĉesaj bataloj kontraŭ sampartianoj. "Releviĝuloj" en amaskomunikiloj riveliĝis siajn interrilatojn interĵetante per koto kaj Valinskas en kverelaĉoj de malpaciĝintaj bazaraj virinaĉoj trovis sian lokon.
Ĵaŭde Sejmo elektis konservativulinon Irena Degutienė al posteno de Sejma prezidanto.

No comments: