2009-10-30

Koncerto "Vilnius-Moskvo"


La 29an de oktobro sur scenejo de la Granda Teatro en Moskvo estis aranĝita komuna filantropia koncerto de Litovio kaj Rusio Vilnius-Moskvo dediĉita al Litoviaj kaj Rusiaj infanoj  suferantaj de kancerologiaj malsanoj.
Antaŭ la koncerto sur la scenejo sonis bondeziroj resaniĝi al Litoviaj kaj Rusiaj infanoj. Rusia ministro pri kulturo Aleksandr Avdejev parolis pri kunligoj kaj rilatoj inter Litovio kaj Rusio, Litovia ministro pri eksterlandaj aferoj Vygaudas Ušackas salutis la spektantojn.
En la koncerton venis Svetlana Medvedeva – la edzino de Rusia ŝtatprezidento Dmitrij Medvedev. Cetre, ŝi neofte aperas publike. Ŝi sidis en unu loĝio kun Rasa Kubilienė – la edzino de Litovia ĉefministro Andrius Kubilius. 
"Svetlana estas tre inteligenta sinjorino. Ŝi vigle reagis al ĉiu muzikaĵo, ĝin komentis. Precipe ŝi laŭdis soliston Virgilijus Noreika kaj petis transdoni bondezirojn al ĉiuj koncertintaj artistoj", – post la koncerto rakontis R. Kubilienė.
En la koncerto partoprenis famaj operaj solistoj Asmik Grigorian, Sigutė Stonytė, Virgilijus Noreika, Laimonas Pautienius, Vladimiras Prudnikovas kaj Edmundas Seilius, pianaj virtuozoj Petras Geniušas kaj lia filo Lukas. La kantistojn akompanis per piano Nijolė Ralytė kaj Jurgis Karnavičius. Koncertis ankaŭ koruso kaj orkestro de la Moskva Granda Teatro direktataj de Pavel Kliniĉev. La koncerton spektis ĉ. 800 homoj. Estas kolektitaj ĉ. 50000 USD. Duono de ĉi tiu sumo estos transdonita al Infana Hospitalo de Santariškės (Vilnius).
"Ĉi tiu kolektita mono kuracos pli bone, ĉar oni kolektis ĝin plenkore", – post la koncerto parolis Rasa Kubilienė, kiu estas prezidanto de estraro de filantropia kaj subtenada fonduso de Mstislav Rostropoviĉ  Helpo al Litoviaj infanoj . Ĉi tiu fonduso estis unu el organizantoj de la filantropia koncerto. Ankaŭ  helpis Rusia Fonduso de Socialaj kaj Kulturaj Iniciatoj, kiun gvidas Svetlana Medvedeva,  fonduso de M. Rostropoviĉ por subtenado de junaj muzikistoj  gvidata Olga Rostropoviĉ, Rusia kaj Litovia ministerioj por eksterlandaj aferoj kaj tiuj por kulturo.
En la teatro funkciis fotoekspozicio de Eglė Mėlinauskienė pri infanoj malsanantaj je kancero.

No comments: