En mia koro lumas kandeloj,
kviete aromas abia branĉeto;
per pia paŝo pasas silento
tra la animo.
En mia koro silentan tombon
lanuga neĝo kovras karese.
Kviete aromas abia branĉeto,
lumas kandeloj.
Por eldiri la opinion ne serĉu barelon sur bazara placo...
No comments:
Post a Comment