2009-10-09

Pasioj pro Kaja Arko


Pri ĉi tiu tubo, kiun vi vidas, vilnanoj diskutas de ĉi-jara printempo. Verĵajne negativajn taskojn oni povas ekaŭdi pli ofte ol la pozitivajn. Tio estas skulptaĵo Kaja Arko. Ĝi printempe estis starigita sur dekstra bordo de Neris, proksime de la Verda ponto (Žaliasis tiltas). La aŭtoro – Vladas Urbanavičius. La skulptaĵo estis verkita laŭ programo Vilnius – la ĉefurbo de Eŭropa Kulturo' 2009. Post la inaŭguro, amaskomunikiloj tiel koncize prezentis kaj karakterizis la verkon:
Skulptaĵo Arko de Kajo de malproksime memorigas surface leviĝintan arĥitekturan-komunikacian konsrtrukciaĵon. Kaja Arko estas muntita el gaztuboj. Ĝi estas moderna komentario pri la mondo enligita en energeta retaro. La skulptaĵo staros dum jaro de la kultura ĉefurbo.
Tamen la skulptaĵo ne plaĉas al multaj vilnanoj kaj famaj artistoj de Litovio. Ili opinias, ke ĝi fuŝas centron de la urbo. Ĝin oni eknomis kloako, rusta tubo. Vilnanoj kaj iuj artistoj postulas, ke la skulptaĵo, kiu kostis al urba budĝeto 100000 Lt (28962 EUR) estu malmuntita. Tamen urba magistrato ne rapidas tion fari. Povas esti, ke la Arko restos stari por ĉiam, ĉar antaŭnelonge la autoro estis prezentita por ĉi tiu verko al Nacia Premio. Artistoj kolektis 200 subskribojn postulantaj, ke la magistrato forigu la tubon de la kajo.
Grafikisto Kęstutis Ramonas:
Estas tragike. Kian rilaton kun la kulturo kaj arto havas ĉi tiu skulptaĵo? Tio estas rikano kontraŭ homoj. Tio estas kosmopolita fluo de detruado kaj anti-arto, kiu venis el la Okcidento. Tio estas la simbolo de kruela nihilismo, de malkredo al estonteco, havanta nenian komunon kun estetiko kaj harmonio. Tio estas kiel satanismo, kiu detruas ĉion, kio estas sankta.
Pentristo Aloyzas Stasiulevičius:
Tio nur pretendas al la arko. Romanoj, helenoj konstruadis arkojn por distingi la venkon. La arkoj staras en Berlino, Parizo – ankaŭ por distingi venkojn. Kaj se ni el kanalizacia tubo faris la arkon, do ĉu ni tiamaniere distingas jarmilon de Litovio? Tio estas ĥamismo, porkeco, ofendo al la historio. Tiuj homoj, kiuj kandidatigis lin al Nacia Premio, estas tute senkapaj. Al mi plaĉis, kiam unu akvodukta teknikisto diris: "Kial oni pagis la centmilon, se mi povas fari por la kelkmilo, kaj mi farus eĉ pli bone". Tio estas lavado de monoj, je kiu okupiĝas magistrataj funkciuloj kaj kelkaj artaj kritikistinoj. Oni devas senprokraste forigi ĉi tiun honton .
Alfonsas Ambraziūnas pri eblecoj de la verkinto de la tubo ricevi Nacian Premion:
Ĉi tiu artaĵo estas nur kiel provoko, sed ne kiel rezulto. Iam mi ŝercis: se rusoj almenaŭ donus per ĝi nafton, tiam ĉi tiun verkaĵon ni agnoskus. Dubinde, ĉu ĝi trarompos tra la komisiono. Se jes, estus iomete strange.
Tamen estas la artistoj, kiuj aprecas verkadon de V. Urbanavičius.
Direktorino de galerio Lietuvos Aidas Birutė Patašienė tiel argumentis decidon proponi lin al la premio:
Li estas unu el plej modernaj kaj plej interesaj nuntempaj artistoj. Neniu alia tiel bone sentas la spacon kaj havas tian estetikan percepton kiel li. Ji estas sentema, talenta, intelekta. Ni proponas lin por la talento!
Lektorino de Arta Akademio Laima Kreivytė diris, ke ŝi eĉ ne surpriziĝis, ke V. Urbanavičius pretendas ricevi la Nacian Premion.
Estas multaj bonaj artistoj, tamen tiujn, kies laboroj kaŭzus tian grandan resonancon en la socio, ni scias nur kelkajn. Leviĝinta granda atento montras agnoskon de publika arto. Multaj monumentoj, kujn ni havas, aperigas neniajn problemojn. Kaja Arko elmovis, vekis, kaj tial ĝi ĝisatendis reeĥon.
Historiistino de arto kaj kritikistino Giedrė Jankevičiūtė:
Estas domaĝe, ke la socio ne estis preparita al tia verko kiel Kaja Arko. Homoj ne sciis, kiel ili reagu. Estas kulpaj profesiuloj, kiuj ne komunikis kun homoj. Estas kulpaj ankaŭ amaskomunikiloj, kiuj ĵetadis koton al V. Urbanavičius. V. Urbanavičius estas tre honesta, pozitiva artisto.
Do ni vidos, ĉu Kaja Arko ĝisatendos la Novan Jaron.

No comments: