Ĉi tiu dokumento aspektas nuntempe eble iomete ekzotike. Ĝi estas permesilo bicikli, eldonita al instruisto kaj esperantisto Antanas Prapuolenis (1894-1962), kiu estis direktoro de elementa lernejo en Pasiekai (municipo Liubavas, regiono Marijampolė) kaj loĝis en vilaĝo Salaperaugis [salaperaŭgis]. La dokumento atestas, ke Al civitano Antanas Prapuolenis, loĝanto de vilaĝo Salaperaugis, municipo Liubavas, regiono Marijampolė, estas permesate bicikladi. La permesilo validas ĝis la 31a de decembro 1922, fiska imposto estas pagita.
Salaperaugis estis apud ŝtatlimo kun Pollando. La ŝtatlimo tiutempe estis tre "breĉa". Ofte en la vilaĝon venadis diversaj rabistoj, ili forprenadis kokojn, porkojn, foje elportis eĉ tinon kun pana pasto. Vintre 1923-1923 okazis pli serioza incidento. El Pollando venis armitaj viroj, ili atakis magistratan kancelarion en Liubavas kaj deziris mortpafi magistrat-estron. Li eskapis nur ĉemizvestita, kuris al Marijampolė kaj atingis, ke en municipon Liubavas estu sendita polico por gardado de Litovia ŝtatlimo.
Interese oni eksplikas originon de nomo de la vilaĝo.
En antikva tempo ĉi tie estis unu grandega lago kaj meze leviĝis la insulo, kiu superkreskis la lagon. La insulo dividis la lagon al du malpligrandaj kaj tra la insulo homoj faris vojon. Do, el vortoj sala (insulo) kaj peraugti (superkreski) aperis la nomo Salaperaugis. Tiujn du lagojn lokaj loĝantoj nomas Didysis (granda) Salaperaugis kaj Mažiukas (malgranda) Salaperaugis.
Aliaj homoj opinias, ke la nomo estas poldevena. Ili asertas, ke tiutempe, kiam la vilaĝo apartenis al grandbieno Reketija, homoj loĝis bonstate, ili manĝis nur lardon kaj kukojn. Tial ili tiel eknomis la vilaĝon: sala (lardo) + pirogi (kukoj).
Algis Prapuolenis, kiu alsendis al mi bildon de la permesilo donita al lia patro, supozis, ke ĝi necesis pro tio, ĉar apude estis la ŝtatlimo. Tamen okazas, ĉi tiu dokumento estis necesa por ĉiu posedanto de biciklo. Bicikloj tiutempe estis multekostaj. La biciklo kostis proksimume 300 Lt. Por ĉi tiu sumo oni povis aĉeti 2-3 bovinojn.
La artikolo pri Antanas Prapuolenis aperos en ĉi-jara unua numero de Litova Stelo. Cetere, lia filo Algis antaŭ nelonge eldonis 44-paĝan libreton Prisiminimai ir pasakojimai (Rememoroj kaj rakontoj) pri siaj gepatroj kaj parencaro. Kompreneble, en la libreto la aŭtoro rakontas ankaŭ pri amo de sia patro al Esperanto.
En la patrolando ni parolu en lingvo de la gepatroj, en la vasta mondo – en helpa lingvo Esperanto, – asertas Antanas Prapuolenis en sia lernolibro. Tiujn vortojn li amis ripeti ankaŭ al siaj familianoj.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
1 comment:
La 10an de junio 2010 forpasis aŭtoro de ĉi tiu libreto multjara direktoro de Instituto de Agrikultura Inĝenerierio en Raudondvaris, d-ro de teknikaj sciencoj Algis Antanas Prapuolenis (1932-2010). Mi sciis, ke li havas seriozajn sanproblemojn, tamen ne supozis, ke la danĝera malsano tiel rapide forrabos lin el nia rondo. Mi kun s-ro Algis estis konataj nur per interneto, tamen dum 9-monata de tia interkomunikado li iĝis al mi tre proksima. Mi esprimas profundan kondolencon al proksimuloj kaj konatoj de Algis A. Prapuolenis.
Post a Comment