2009-10-24

Premio de Baltia Asembleo - al litova folkloristo

La 16an de oktobro en Latvia parlamento en Riga internacia komisiono deklaris ĉi-jarajn laŭreatojn de Premio de Baltia Asembleo.
La  premio en scienca kampo estis atribuita al akademiano, profesoro, habil. doktoro, laboranto de Instituto pri Litova Literaturo kaj Folkloro Leonardas SAUKA  por fundamenta folklora studo  Pasaka Eglė žalčių karalienė (Fabelo Piceo, la reĝino de kolubroj) (1-4 volumoj, Vilnius: LLTI, 2007-2008). En 4-voluma verko estas prezentataj variantoj de la fabelo el folkloro litova, latva, estona kaj tiu de aliaj landoj kaj sciencaj esploradoj. Ĉi tiu verko sendube havos reeĥon inter folkloraj esplorantoj en la tuta mondo kaj pretendas esti  la plej altnivela ekzemplo de folklor-scienco en baltiaj landoj.
La literatura premio estas atribuita al latva verkistino Inga ABELE  por romano Paisums (Diluvo), la arta premio – al estona artisto Marko MÄETAMM.
La premioj estos enmanigitaj dum sesio de Baltia Asembleo en Vilnius la 26-28an de novembro.

No comments: