2009-10-22

Prezentita tria transporta aviadilo


La 21an de septembro en milita aerodromo de milita aerbazo en Šiauliai okazis prezentado de tria milita transporta aviadilo C-27J Spartan akirita de Litovia militistaro. La aviadilo estis nomita je nomo de Litova Grandduko Vytautas. Al aliaj pli frue aĉetitaj du transportaj aviadiloj estis donitaj nomoj de Litovaj Granddukoj Gediminas kaj Algirdas. La aviadilon konsekre aspergis kapelano de militaj aerfortoj majoro Virginijus Veilentas. En la  ceremonio partoprenis ministro pri landa defendo Rasa Juknevičienė, komandanto de Litovia militistaro generalo majoro Arvydas Pocius, komandanto de militaj aerfortoj brigada generalo Artūras Leita, aliaj reprezentantoj de ministerio pri Landa Defendo kaj tiuj de Litovia militistaro.
Litovia militistraro akiris 3 transportajn aviadilojn C-27J Spartan el Italia kompanio Alenia Aeronautica S.p.A laŭ kontrakto subskribita en junio 2006. Totala valoro de la kontrakto – 75 milionoj da EUR.

No comments: