2009-10-17

Rara fosilio


Loĝanto de vilaĝo Varpučiai (proksime Kybartai, distrikto Vilkaviškis)  Remigijus Džemereika  decidis elfosi ankoraŭ unu lageton ĉe sia hejmo. La fosmaŝinisto fosante en 3-metra profundo, elfaligis ŝtonajn pecojn. Unuavide ŝajnis, ke ili estas ferbetonaj rompaĵoj. Petras Džemereika , la patro de la mastro decidis pli profunde esplori ilin.. Li forskrapis argilon, forlavis la pecojn kaj ekvidis ŝtoniĝintajn postrestaĵojn de iu nekonata estaĵo. Li fotis ilin kaj sendis la fotojn al arĥeologoj. Ili respondis, ke tio estas postrestaĵoj de animalo ekzistinta antaŭ unu miliono da jaroj. Post pli detalaj esploroj sciencistoj identigis la animalonn kaj miris, ĉar tio estis  molusko kapopiedulo, ekzistinta proksimume antaŭ 400 milionoj da jaroj. Oni supozas, ke la postrestaĵoj en teritorion de la vilaĝo estis puŝitaj el la nordo dum glacia epoko.

No comments: