2009-11-27

Giĉeto de la vivo


Merkrede komencis funkcii unua tiel nomata giĉeto de la vivo. Ĝi estas instalita en Vilnius, en Domo de Beboj kun Perturbita Evoluo (strato Žolyno 47). Tiel nomiĝas loko, kie patrino povas anonime restigi sian bebon, kiun ŝi ne deziras  kreskigi. La Ministrejo de Justico klarigis, ke al la patrino, kiu lasis la bebon en sekura loko, minacas nenia respondeco.
Giĉeto de la vivo lunde estos lanĉita en havenurbo Klaipėda, oni intertraktadas pri tio kun kuracadaj institucioj en urboj Kaunas, Panevėžys kaj Šiauliai.
Kutime la giĉeton de la vivo oni instalas en ĉestrata muro de akuŝejo. Tio estas speciala kapsulo, kiu transdonas avertan signalon al la deĵorejo pri metita bebo.
En la mondo la unua giĉeto de la vivo estis establita en fino de la 12a jarcento en Vatikano, en hospitalo de Sankta Spirito. Unuaj giĉetoj de la vivo en Francio aperis en la 17a jc. Unuaj modernaj giĉetoj de la vivo estis instalitaj en Germanio en 2000.
En Ĉeĥio ekde jaro 2005 estas establitaj 22 giĉetoj de la vivo. En ili estis lasitaj kaj savitaj 12 infanoj. En Germanio ĉiu-jare estas lasataj averaĝe 50 novnaskitoj.
Ekde rekreo de la Sendependeco ĉiu-jare en rubaĵ-konteneroj estas trovataj averaĝe 6 mortigitaj novnaskitoj. Pasintjare en Litovio naskiĝis 36000 infanoj, estas registritaj 10000 abortigoj. Kaj kiom da abortigoj estis faritaj nelegale? – retorike demandas parlamentanino Asta Baukutė, kiu realigis ideon de la giĉeto de la vivo.

No comments: