2009-11-26

Savita "Karmen"


La 5an de novembro mi rakontis, kiel  baleta artistino el Moskvo Anastasija Ĉumakova neatendite debutis en ĉefa rolo de baleto Ĵizel (Giselle de A. Adam) en Litova Nacia Teatro de Opero kaj Baleto. Oni povas ŝerci, ke la ekzemplo kontaĝas.
La 22an de novembro opera solistino el Riga Kristine Zadovska  savis premieran operan spektaklon Karmen (Carmen de Georges Bizet).  Kristine Zadovska paŝis sur la scenejon ne el la teatra spektejo, kiel tion faris baletistino Anastasija Ĉumakova, sed  preskaŭ rekte el la aŭto.
Jam dum la unua premiera spektaklo ĉefrolulino Ieva Prudnikovaitė ne fartis bone. Tamen post ŝia sukcesa sinprezento la gekolegoj ne supozis, ke ŝi ne povos kanti en la sekvonta spektaklo. Tamen dimanĉe evidentiĝis, ke Ieva ne povos kanti: ŝi ekmalsanis je gripo, leviĝis temperaturo.
Tial oni decidis inviti solistinon de Latvia Nacia Operejo Kristine Zadovska. Kristine ricevis proponon partopreni en la opero kelkaj horoj antaŭ la spektaklo. Tiam ŝi ripozis en eksterurba vilao en Latvio.La Vilnan operejon ŝi enpaŝis  unu horo antaŭ la spektaklo.  Dum tiu horo ŝi povis nur iomete priparoli la rolon kun Gediminas Šeduikis – la asistanto de reĝisoro franco Arnaud Bernard. La asistanto helpis al ŝi ankaŭ dum la spektaklo. Li mem ludis epizodajn rolojn en amasaj scenoj. Li penis dum kritikaj momentoj esti apude por flustri al la kantistino ŝiajn agojn.
La spektaklo sukcesis. Post la spektaklo la publiko longe dankis al Kristine Zadovska per aplaŭdoj. En la kuliso ŝin sincere gratulis artistoj, ĝenerala direktoro de Litova Teatro de Opero kaj Baleto Gintautas Kėvišas.

No comments: