2009-12-03

Koncertis la Nudpieda Diino


La 4an fojon en Litovio koncertis fama afrika kantistino Cesaria Evora. Melodiaj, sopirplenaj kantoj sonis la 25an de novembro en Vilnius, en areno Utena.
La kantistino pasintjare suferis koratakon, tial ŝi devis revoki nemalmultajn koncertojn . Tamen tio ne ŝanĝis ŝiajn kutimojn. "Estas du aferoj, kiuj pleje plaĉas al mi: bona sano kaj cigaredoj", - konfesis Cesaria Evora al ĵurnalistoj. La rimarkon, ke ili ne akordiĝas, ŝi akompanis kun rido.  Dum la koncerto  la kantistino dezirante ripozeti, koncize diris, ke ŝi bezonas paŭzeton kaj tuj eksidis sur seĝo ĝuste ĉi tie sur la scenejo kaj ekfumis. Tia konduto ĝisatendis diversajn reagojn de la spektantoj: iuj komencis aplaŭdi, la aliaj – fajfi kaj alimaniere esprimi siajn malaprobon, tamen la kantistino ripozis kaj tute neglektis la spektantaron.
Dum la koncerto la publiko emocie kaj entuziasme reagadis al ŝiaj kantoj. Precipe plaĉis al ĝi ŝia verko Besame Mucho. Dum siaj koncertoj Cesaria Evora plenumas multajn orginalstilajn kantojn, tiel nomatajn  mornojn. En ĝi sonas ritmoj de Okcidenta Afriko, brazilaj melodioj, portugalaj fadoj kaj kantoj de anglaj maristoj.
Cesaria Evora, kiu havas la sangon portugalan kaj kreolan, komencis kanti apenaŭ 16-jaraĝa, tamen la renomon kaj gloron ŝi atendis  post 30 jaroj, kiam en  Parizo estis eldonita  ŝia unua sondisko La Diva Aux Pieds Nus (La nudpieda diino). La kvara laboro Miss Perfumado de la kantistino el Kaboverdo estis vendita en Eŭropo je kvanto de Ora Disko kaj Cesaria Evora iĝis samnivela kun plej famaj kantistoj de la mondo.
La unuan kaj tre sukcesan koncertan turneon tra la mondo la kantistino aranĝis en 2003. Post unu jaro eldonita ŝia muzika albumo  Voz´DAmor (Voĉo de la amo) estis honordistingita per prestiĝa statueto Grammy
La kantistino loĝas en insularo Kaboverdo. Ĉi tie ŝi naskiĝis. La kantistino konfesis, ke la populareco havas ankaŭ mankojn. Ŝiaj amikoj jam kelkfoje ellogis de ŝi nemalgrandajn monsumojn, kamuflante sin per petoj pruntedoni. Neniu redonas la monon. Tamen kiam oni petas, mi ne povas diri "Ne". Tamen ne tio estas la plej malfacile. Mi estas la plej fama homo en mia lando. Tial mi sentas grandan respondecon, ke miaj kantoj estu bonaj, ke mi plaĉu al la spektantoj. Iam mi opinias, ke tio estas la granda kruco, kiun mi devas porti, – ekĝemis la kantistino.

No comments: