2009-12-15

Litovio ricevis laŭnoman invitilon al basketbala mondkonkurso


Litova basketbala teamo en la Europa konkurso en  Pollando atingis apenaŭ unu venkon kaj perdis eblecon partopreni sekvontjare en la Monda Basketbala konkurso en Turkio. Nur laŭnoma invitilo de Internacia Basketbala Federacio (FIBA) povis malfermi al Litovio pordojn al la monda konkurso.
Klopodoj de Litova Basketbala Federacio (LBF) ne restis senfruktaj. Centra estraro de FIBA donis al Litovio personan laŭnoman invitilon al la  monda konkurso, kiu okazos en  la jaro 2010 en Turkio. La laŭnomajn invitilojn ricevis ankaŭ naciaj teamoj de Rusio, Germanio kaj Libano.
Por ricevi la laŭnoman inviton, LBF devis plenumi postulojn de la Estraro de FIBA. Landoj, kiuj pretendis ricevi aldonajn biletojn, devis konformi al  kriterioj sporta, merkatekonomika kaj financa. Ĉi lasta, kiun estraranoj de FIBA nomis kiel kotizon de la "malfrua registrado", estigis al LBF plej grandan kapdoloron. Reprezetantoj de LBF dubis, ĉu ili kolektos la bezonatan sumon – duonmilionon da lidoj (144810 EUR).  En interreto basketbal-fervoruloj organizis kolektadon de subskriboj sub peticio al FIBA , en kiu estis esprimita maltrankvilo, ke pro malfacila ekonomia stato litova registaro kaj LBF ne trovos necesan monrimedon por la laŭnoma invitilo. Sub la peticio subskribis 8389 interretaj vizitantoj. Tamen dank' al patriotaj subtenantoj, LBF faris la neimageblan.
Kolekti  la duonmilionon al la litova teamo helpis kompanioj Orlen Lietuva de Mažeikiai, PokerStars, AB Kauno Grūdai, Viasat kaj DnB Nord.

No comments: