2009-12-14

Laŭreatoj de Naciaj Premioj


Komisiono pri Naciaj Premioj de Kulturo kaj Arto el 33 kandidatoj rekomenditaj de diversaj organizoj selektis 14 kulturajn kaj artajn verkantojn, el kiuj elektis 6 artistojn.
La 11an de decembro estis deklaritaj laŭreatoj.
La prestiĝaj Naciaj Premioj de Kulturo kaj Arto estas atribuita al reĝisoroj Almantas Grikevičius (pro komenco kaj ensencigo de tradicio de la litova poeta kino) kaj Jonas Rimgaudas Jurašas (pro kreado de la moderna teatra lingvaĵo, revenigo de la legendo en nuntempan Litovion), fotisto Romualdas Rakauskas (pro poeta sugestio en fotografia arto), arkitektino Marija Matušakaitė (pro aŭtentikaj malkaŝaĵoj de antikva Litovia belarto), verkistino Ramutė Skučaitė (pro unueco de la infana kaj plenkreskula mondo, pro diafaneco de la vorto) kaj aktoro Rolandas Kazlas (pro tragikaj kaj komikaj teatraj rikoltaĵoj, pro principeco en la verkado).
La prermioj al la laŭreatoj estos enmanigitaj en la Prezidentejo sekvontjare dum solenaĵo de la 16a de Februaro (La Tago de Rekreo de Litovia Ŝtato).
Monsumo de la Nacia Premio estas 104000 Lt (30120 EUR).
La Naciaj Premioj estas atribuataj ekde 1989. Per ili jam estis honoritaj pli ol 150 artistoj.
Koncize pri la ĉi-jaraj premiitoj

Almantas Grikevičius (1935) estas reĝisoro de multaj kinofilmoj: Jausmai (Sentoj, 1968), Ave, Vita (1969), Sadūto tūto (1974), Sodybų tuštėjimo metas (Kiam senhomiĝis la bienoj, 1976), Faktas (Fakto, 1980), Jo žmonos išpažintis (Konfeso de lia edzino, 1984) k.a. Kinofilmo Jausmai estis distingita per speciala Premio de la Ĵurio en San-Rema Internacia Kinofestivalo (1975). Soveta regpotenco malpermesis demonstri la filmon en tuta Sovetio, escepte de Litovio (estis eldonitaj nur 5 filmokopioj). En 1995, okaze de la 100-jara kinodatreveno, litovaj kinokritikistoj elektis la filmon Jausmai kiel la plej bona litova ludfilmo dum tuta historio de la litova kino.
Jonas Rimgaudas Jurašas (1936) estas teatra reĝisoro. Surscenigis spektaklojn en Rusa Dramteatro de Litovio, Dramteatro de Šiauliai, Nacia Dramteatro. Dum 1967-1972 li estis ĉefreĝisoro de Kaŭna Dramteatro, tamen estis eksigita pro politikaj motivoj. Dum la soveta tempo laŭ ordono de la cenzuro iuj liaj spektakloj estis malpermesitaj, aŭ ŝanĝita ilia surscenigo. Ekzemple, Varšuvos melodija de Leonid Zorin (Melodio de Varsovio, en Litova Ŝtata Akademia Dramteatro, 1967, post la unua sezono estis malpermesita), Grasos namai de Juozas Glinskis (Disciplina domo, en Kaŭna Ŝtata Dramteatro, 1970, ŝanĝita la surscenigo), Makbeto de V. Ŝekspiro (en Moskva teatro Sovremennik, 1971, malpermesita), Barbora Radvilaitė de Juozas Grušas (en Kaŭna Ŝtata Dramteatro, 1972, ŝanĝita la surscenigo). Protestante kontraŭ subpremado de la verkada libero, en 1974 li kun la edzino elmigris el Sovetio. Li loĝis en Aŭstrio, Germanio, Usono, surscenigis spektaklojn en teatroj de Usono, Japanio, Belgio, Germanio, Kanado. Post rekreo de Litovia Sendependeco (1990), J. Jurašas reĝisoris spektaklojn en Kaŭna Dramteatro, en Nacia Teatro de Opero kaj Baleto.
Romualdas Rakauskas  (1941) estas fotisto, membro de Litova Foto-artista Asocio (ekde 1970).
Plej gravaj laboroj: Švelnumas (Tenereco, 1967-1973), Švėkšnos vyrai (Viroj de Švėkšna, 1973), Įkvėpimo žemė (La Tero de la Inspiro, 1983-1993), Pavasario mergaitės (Fraŭlinoj primaveraj, 1989-1994), Mūsų veidai (Niaj vizaĝoj, 1999–2001), Laimingieji (Feliĉuloj, 1999–2001), Fotografijos (Fotoj, 2009).
Distingoj: honornomo Merita Ĵurnalisto (1980); honornomo Foto-artisto de Internacia Fotografarta Federacio (FIAP) (1976); honra membro de Litova Foto-artista Asocio; 5 premioj de Grand Prix; medaloj: 3 oraj, 1 arĝenta, 4 bronzaj; pli ol 70 de aliaj pridonacoj.
Marija Matušakaitė (1924) estas artesploristino, arkitektino, modelistino de vestoj, doktoro de sociaj sciencoj. Ši estas unu el plej famaj kaj aŭtoritataj esplorantoj de arta historio de Litova Grandduklando. Ši publikigis kelkdekojn da sciencaj artikoloj, verkis librojn: La portreto dum 16a-18a jc. en Litovio (1984), Antikvaj portretoj de Litoviaj dukoj (1997), Procesiaj altaretoj en Litovio (1984), La antikva ligna skulpturo kaj dekora ligna skulptado en Litovio (1998), Vestaro dum 16a-18a jc. en Litovio (2003), Reĝino Barbora kaj ŝiaj portretoj (2006).
Ramutė Skučaitė (1931) estas poetino, tradukistino. En 1949 ŝi estis ekzilita al Siberio, studis en Irkutska Instituto de Eksterlandaj Lingvoj, en 1956 revenis en Litovion, dum 1956-1959 studis francan lingvon kaj literaturon en Vilna Pedagogia instituto. Ŝi estas aŭtorino de multaj libroj por infanoj, elfrancigis kelkajn librojn. Ekde 1969 ŝi estas membro de Litova Verkista Asocio. Ŝia libro Laiškas sekmadieniui (Letero al dimanĉo) en Lejpciga Librofoiro (2000) ricevis premion de UNESCO, libron Takelis iš naujo (Padeto denove) Litova Ministerio pri Kulturo agnoskis kiel la plej bela en la jaro 2001.
Rolandas Kazlas (1969) estas teatra, kina kaj televida aktoro. Li estas aktoro de Ŝtata Junulara teatro (ekde 1993), ludis kaj ludas en spektakloj de Litova Nacia Dramteatro, en spektakloj de Meno Fortas (Arta fuorto), en televidaj seriaĵoj, en aŭtoraj cikloj de humuraj elsendoj. Distingoj: La Ora Kruco de la Scenejo de la Litova Teatro (2007, 2008); laureato de festivalo Printempo de Litoviaj Teatroj (2008, 2009).

1 comment:

Tonyo said...

Mi nur nun trovis vian blogon. Ĝi estas sufiĉe interesa, gratulon.

Ĉu mi rajtas fojfoje meti ligojn al ĝi en Vikipedio, aŭ eĉ uzi parto de viaj informoj tie? Ekzemple, tiuj ĉi biografietoj povus perfekte taŭgi por Vikipedio, kaj mi kuraĝigas vin mem verki por ĝi (ekzemple, aktualigante la artikolon pri la atomcentralo de Ignalina)