2010-01-22

Ĉu estis prizonoj de CIA en Litovio?


En oktobro Usona televido ABC News informis, ke en la jaroj 2004 kaj 2005 estis transportataj el Afganistano al Litovio malliberuloj de Centra Informokapta kaj Analiza Agentejo (CIA). Estis publikigitaj numeroj de aviadiloj kaj datoj, kiam ili alteriĝadis en Litovio. Laŭ la publikaĵo, la arestitoj estis membroj de terorista organizo Al Qaeda.
Ŝtatestrino Dalia GRYBAUSKAITĖ deklaris, ke ŝi havas nerektajn suspektojn, ke en Litovio povis funkcii sekreta prizono de CIA.
Siavice komisaro de Eŭropa Konsilio respondeca por homaj rajtoj Thomas Hammarberg veninta kun mallonga vizito en Vilnon asertis, ke atestoj de certaj homoj montras, ke en Litovio povis funkcii sekreta prizono de Usona sekureca servo, en kiu povis esti enketataj arestitoj uzante perforton.
Litova televido LNK montris raportaĵon pri kostruaĵa komplekso, kiu estis 20 km for de Vilnius, en arbar-riĉa loko. Laŭ fontoj de la televido, tie povis esti tenataj arestitoj de CIA.
Litova parlamento (Sejmo) la 5an de novembro 2009 komisiis al Komitato por Nacia Sekureco kaj Defendo (KNSD) plenumi parlamentan esploron. La komitato devis respondi al la demandoj:
1. Ĉu personoj arestitaj de Usona CIA estis transportataj kaj malliberigataj en teritorio de Litova Respubliko;
2. Ĉu ŝtataj institucioj de Litova Respubliko (politikistoj, ŝtatoficistoj) pritraktis  problemojn, kunligitajn kun agado de sekretaj centroj de Usona CIA en teritorio de Litovia Respubliko, transportado de arestitaj personoj kaj malliberigo en teritorio de Litova Respubliko;
3. Ĉu en teritorio de Litova Respubliko funkciis por kaptitoj sekretaj centroj de Usona CIA.
Post pridemandado en KNSD, eksigita ŝtatprezidento Rolandas Paksas deklaris al amaskomunikiloj, ke printempe aŭ somere 2003 pro establo de ebla prizono al li konfidence turnis sin tiama estro de Departemento pri Ŝtata Sekureco (DŜS) Mečys Laurinkus. Ke ĉi tiu konversacio estis, ne kontestis ankaŭ M. Laurinkus mem.
En la konkludoj KNSD substrekis, ke tiama estro de DŜS sciis pri tio, ke estis establata tiel nomata "projekto n-ro 2". Tio estas unu el bazoj, kies kondiĉoj estis favoraj por tenado de malliberuloj.
KNSD konstatis, ke ekzistis eblecoj por funkciado de prizono de CIA en Litovio. Estis specialaj lokaloj, estis eblecoj senkontrole trairi la ŝtatlimon, en Litovio alteriĝadis aviadiloj, kiuj estis kunligitaj kun CIA, estis kreitaj kondiĉoj por eviti doganajn kotroladojn. Ŝtataj superuloj pri tio aŭ ne estis informataj, aŭ estis informataj supraĵe. KNSD ne trovis pruvojn, ke en Litovio estis reale malliberigataj personoj en ĉi tiu prizono. KNSD decidis turni sin al Ĝenerala Prokurorejo kun peto esplori, ĉu eksestroj de DŜS Mečys Laurinkus, Arvydas Pocius kaj eksigita anstataŭanto de ĝenerala direktoro Dainius Dabašinskas ne trouzis siajn rajtigojn.
Prokurorejo kun peto esplori, ĉu eksestroj de DŜS Mečys Laurinkus, Arvydas Pocius kaj eksigita anstataŭanto de ĝenerala direktoro Dainius Dabašinskas ne trouzis siajn rajtigojn.
La komitato ne donis rektajn respondojn al starigitaj demandoj, la konkludoj parolas nur pri premisoj, tial oni interpretas ilin diverse.
Ministro pri eksterlandaj aferoj Vygaudas Ušackas:
Mi opinias, la plej grava sciigo al la mondo estas tio, ke la komitato ne konstatis, ke personoj arestitaj fare de CIA estis transportataj trans Litovia teritorio aŭ estis venigitaj al Litovio aŭ estis forvenigitaj el Litovio kaj ke en Litovio estis malliberejoj de CIA.
En la konkludoj oni parolas pri premisoj, tamen al mi estas plej grave konkludo kaj plej grave sciigo al la mondo, ke ne estas faktoj kaj informo, kiuj konfirmu, ke en Litovio estis prizono de CIA.
Dume ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė, konatiĝinte kun la konkludoj, deklaris, ke la esploro malkovris, ke en Litovio tia centro por kaptintoj povis esti.
Mi apogas min laŭ konkludoj de la parlamenta komisiono, laŭ kio apogas sin sinjoro Ušackas, mi ne scias, – asertis ŝi.
Oni opinias ke pro ĉi tiu skandalo devis eksiĝi direktoro de DŜS Povilas Malakauskas kaj estis eksigita litova ambasadoro en Kartvelio kaj eksdirektoro de DŜS Mečys Laurinkus.
Oficiale P. Malakauskas eksiĝis la 14an de novembro 2009 pro personaj kaŭzoj.
Eksigon de ambasadoro en Kartvelio M. Laurinkus iniciatis ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė. La 16an de decembro ŝi deklaris: Jam preskaŭ dum unu monato mi dubas pri estado de ĉi tiu ambasadoro en Kartvelio . Kaj jam preskaŭ unu monaton pri tio ni parolas en Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. Mi dezirus, ke la diplomatoj en diplomatservo ne forgesu, ke tio estas la diplomatservo. Se la diplomato deziras politiki, li devas elekti alian profesion.
M. Laurinkus estis eldirinta al gazetaro sian pozicion pri politikaj problemoj. La registaro aprobis revokon de M. Laurinkus el ambasadora servado en Kartvelio ekde la 29a de januaro 2010.
La 19an de januaro 2010 la Sejmo per 71 voĉoj (12 – kontraŭ, 17 – sindetenis) konfirmis la konkludon de la komitato.

No comments: