2010-01-24

Skilandis estas agnoskita en Eŭropa Unio


Eŭropa Komisiono enskribis litovan viandan produkton skilandis en Registron de Garantiitaj Tradiciaj Produktoj. Skilandis estas la unua produkto ne nur en Litovio, sed ankaŭ en ĉiuj Baltiaj landoj, kiu rajtas uzi Eŭropan markon atestanta konfirmitan receptaron kaj elstaran kvaliton. Ĝi estos signata per la marko de garantiita tradicia produkto (Garantuotas tradicinis gaminys) kaj siglo GTG.
La Eŭropan markon povos ricevi nur skilandis produktita el laŭnaturaj ingredientoj, gutforma, ĉirkaŭligita per ŝnureto. La kontrolon plenumos Ŝtata Nutrada kaj Veterinara Servo.
Skilandis en Litovio estas konata eble 200 jarojn. La ĉefaj ingredientoj estas porkaĵo kaj lardo. Porka stomako estas ŝtopata per  spicitaj viandaj kaj lardaj  pecetoj longaj de 1-3 cm kaj poste estas fumaĵata.

No comments: