2010-01-25

Eksiĝis la ministro pri eksterlandaj aferoj

Ĵaŭde (la 21an de januaro) eksiĝis ministro pri eksterlandaj aferoj Vygaudas UŠACKAS. Marde okazis renkontiĝo de ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ kaj ĉefministro Andrius KUBILIUS. La prezidento informis la premjeron, ke komuna laboro kun ministro V. Ušackas ne estis sukcesa kaj ne estas perspektiva, ĉar la ministro perdis konfidon de la ŝtatestro. Kiel diris D. Grybauskaitė, eksterlanda politiko estas precipe grava por interesoj de la ŝtato kaj ĝi ne devas iĝi ostaĝo de politika memreklamado de la ministro.
Lastatempe  estis evidente, ke pozicioj  de la ŝtatprezidento kaj de la ministro diferencas.
D. Grybauskaitė konsekvence subtenis esploron pri ekzistado de CIA-malliberejoj en Litovio. V. Ušackas provis ĝin malgravigi.
La opinioj pri Belorusio ankaŭ ne kongruas. La ŝtatprezidento diris, ke la problemojn, kuligitajn kun rifuzo de Belorusio transdoni al Litovio du suspektatajn partoprenantojn en la eventoj de la 13 de januaro 1991, oni devas solvi per politika dialogo. Tamen la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, ne konsiliĝinte kun la prezidento, demonstre enmanigis noton pri ĉi tiu demando. V. Ušackas ne unufoje eldiris dubojn pri ebla invito de Belorusia ŝtatprezidento Aleksandr Lukaŝenko al sojenaĵo de la 11-a de Marto (1).
Politologo Kęstutis Girnius rimarkas:
Jam eble kvin jarojn la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj agis preskaŭ kiel sendependa institucio, ĝiaj estroj determinadis politikajn mejloŝtonojn. Dum la dua kadenco de ŝtatprezidento Valdas Adamkus, la prezidentejo fariĝis filio de la ministerio, la prezidento pasive plenumadis politikon de la ministerio aŭ tiun de ties delegitaj konsulistoj. Dalia Grybauskaitė ne intencas plu konsenti kun tia malnormala situacio kaj ektransprenas eksterlandan politikon en siajn manojn.
--
(1) 20-jara jubileo de rekreo de la Sendependeco la 11an de marto 1990.

1 comment:

Ganto said...

Ŝtatprezidento hodiaŭ subskribis la dekreton, per kio akceptis eksiĝon de V. Ušackas. Ŝi komisiis al ministro pri landa defendo Rasa Juknevičienė provizore ofici kiel ministro pri eksterlandaj aferoj.