La 21an de februaro en Litova Nacia Drama Teatro okazis premiera spektaklo Planedo de Jevgenij Griŝkovec.
Estas interesa fakto: en la spektaklo sonas Esperanta kanto. La reĝisoro deziris por finalo de la spektaklo la kanton en la lingvo, kiu ne tuj estu identigita. Komponisto Jonas Jurkūnas jam antaŭ longe pensis pri uzado de Esperanto-tekstoj kaj proponis, ke tiu lingvo estu Esperanto. Li verkis la kanton laŭ vortoj de W. Auld Vi estas maro. Ĝin enkantis Jurga Šeduikytė. Kiel diris la komponisto, pri la kanto oni ekinteresiĝis – post la spektaklo li ricevis demandojn, kiu kaj en kiu lingvo kantis. Cetere, pasintjare en Bjalistoko la kongresanoj povis aŭkulti la kanton de Maksim Fedorov al la sama versaĵo de W. Auld. La kanton plenumis Koruso kaj Orkestro de Podlaĥia Filharmonio kaj Operejo.
La dramon Planedo de moderna rusa dramisto Jevgenij Griŝkovec tradukis kaj surscenigis aktoro Algirdas Dainavičius. En la spektaklo kune kun A. Dainavičius ludas aktorino Vitalija Mackevičiūtė. Pentristino de la spektaklo – Marta Vosyliūtė, komponisto - Jonas Jurkūnas.
Jevgenij Griŝkovec (n. 1967) estas filologo laŭ klereco, en 1990 fondis sendependan teatron Loĝio. En 1998 li translokiĝis el Kemerovo en Kaliningradon. Samjare li prezentis al Moskvaj spektantoj sian unuan solspektaklon Kiel mi formanĝis hundon. Post iu tempo estis verkitaj aliaj teatraĵoj: "Vintro", "Notoj de rusa vojaĝanto", "Planedo" k.a. Kun muzika grupo Bigudi li eldonis kelkajn muzikalbumojn.
En Rusio J. Griŝkovec estas tre populara: oni momente aĉetas ĉiujn biletojn al spektakloj de ĉi tiu dramisto, muzikisto kaj aktoro. Dum kelkaj jaroj li, al neniu konata provincano kaj diletanto loĝanta en Kaliningrado, iĝis kulta figuro de Rusia teatro.
Plej multaj surscenigoj de J. Griŝkovec estas unuaktoraj dramoj, kiujn li mem reĝisoras, verkas por ili dekoraciojn, kaj ludas en ili. Tamen iam li decidiĝas paroli ankaŭ je la nomo de kelkaj herooj.
La enhavo en Planedo ne estas konsekvenca. Herooj de la spektaklo estas Li kaj Ŝi – grandurbaj loĝantoj, kaj probableco, ke ili renkontiĝos – estas ege malgranda. Tamen la spektaklo estas pri la amo, kiu estas tre proksime kaj tre malproksime – kvazaŭ en la malhela ĉielo fluganta planedo, kiun observas ĉefa heroo de la spektaklo.
Jen fragmento el intervjuo kun Algirdas Dainavičius, publikigita en semajngazeto Literatura ir Menas (Literaturo kaj Arto). La aktoron kaj reĝisoron de la spektaklo antaŭ la premjero paroligis Daiva Šabasevičienė.
Kial vi elektis teatraĵon de Jevgenij Griŝkovec?
Unuafoje pri Griŝkovec mi eksciis en 2005, kiam mi kun Saulius Mykolaitis (1966-2006) surscenigis spektaklon Urbo. Ni ambaŭ admiris la aŭtoron kaj miris, kiel li kapablas skribi tiel, kvazaŭ eldirante niajn pensojn. Ĉiuj situacioj, sentoj estas rekoneblaj. Dum iu gastrolo en Moskvo mi aĉetis teatraĵon Planedo. Mi tralegis. Ni estas la sama generacio, plenkreskinta en sovetepokaj stratoj, tial en liaj teatraĵoj multas rekoneblaj signoj. Ni estas malsamaj homoj, tamen ni havas multajn similecojn, temojn nin unuiĝantaj.
Li estas la aŭtoro, kiu en novaj dramoj ne nur daŭrigas temojn de antaŭaj verkoj, sed ankaŭ mem tiujn verkojn plenumas.
Kion vi sentas legante Griŝkovec'on? Kio gravas al vi en lia verkaro?
Mi konscie ne spektis spektaklon Planedo de Griŝkovec. Mi volas rakonti fabelon por plenkreskuloj, ĉar jam antaŭlonge neniu rakontas al ni fabelojn. Gravas, ke oni rakontu kaj ne gravas, ke ironie, per primitivaj teatraj rimedoj.
Griŝkovec havas bonegan senton de ironio. Li ne estas sentimentala. En Planedo abundas temoj, malgrandaj noveletoj. La homo deziras rakonti unu historion, sed ĝin rakontante li ekmemoras multajn flankajn rakontojn, sen kiuj ne eblas tuta bildo de la historio. Griŝkovec ĉion rakontas sincere, kun leĝera rideto. Tio ne simpligas la historion, ĝi iĝas pli interesa. Ekzemple: Vi iras tia malgaja, lireca, vin bedaŭranta, tamen subite en la homamaso vi ekvidas vizaĝon... Tian vizaĝon.... ke vere iĝas honte al vi pro viaj travivaĵoj. Ekzemple, vi vidas la vizaĝon de virino, kiu ĉe metroo vendadas gazetojn, kaj vi pensas: kio devis okazi, ke ŝia vizaĝo fariĝis tia?
En la teatraĵo la mondoj de la viro kaj virino transformiĝas al mondoj de la tuta planedo de la homoj. Per kiuj rimedoj vi intecas tion enkorpigi?
Mi deziras rakonti la fabelon, kiu iĝu realeco, en ĝi la herooj vivu realan vivon tiom longe, ĝis mi diros stop!. Kaj tiam komenciĝu la nova fabelo.
Vi iras vespere sur strato kaj vidas multajn fenestrojn. En ili estas apartaj mondoj, multaj bildoj el diversaj planedoj. Kaj en ĉiu el ili estas malsimilaj eventoj. Kaj ĉiu homo estas unika mondo. Ni konstruas urbon kun multegaj fenestroj. Tiuj fenestroj estas steloj, apartaj mondoj.
Do pri kio estos via spektaklo?
La spektaklo estos pri planedoj, kiuj preterflugas unu la alian kaj ne renkontiĝas, pri la homoj preterirantaj unu la alian. Povas esti preteriradoj tempaj, geografiaj. Ekzempe, mi volis esti gitaristo, sed mi rompis al mi la fingron. Se estus ĉio alie, mi ĉi tie se sidus. La vivo estas stranga aventuro. Kiel diras Griŝkovec, Vi staras, rigardas kaj pensas, kial la vivo estas tia? Kaj tiumomente, elstariĝinta super la tuta strato, preterveturas grandega turista aŭtobuso. Tra ĝiaj fenestroj gapas al vi turistoj. Iuj eksterlandanoj. Kaj vi tiumomente komprenas, ke vi al ili estas ne pli ol parto de la urba pejzaĝo, ege malpli grava, ol modlaĵoj sur fasadoj. Tamen renkontinte rigardon de la turisto vin pririgardanta, vi ial ekridetas kaj eksvingas la manon, kvazaŭ dezirante diri: ni ĉi tie nemalbone vivas, venu ankoraŭfoje, ni tre ĝojos.
Ĉiuj homoj vivas en siaj mondoj. Ili tie vivas, kaj mi veturas pretere. La tuta vivo estas kunmetado de mandalo: vi metadas, metadas, sed la vento alflugas kaj ĝin forblovas.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment