2010-03-12

Islando ekkuraĝis, kiam aliaj silentis

Preskaŭ antaŭ du jardekoj malgranda kaj malproksima Islando decidis ĵeti defion al Moskvo kaj Okcidento kaj etendi la manon al Baltiaj landoj, la unua agnoskante ilian sendependecon.
En 1990 tiama Islanda ministro pri eksterlandaj aferoj Jón Baldvin Hannibalsson riproĉadis al okcidentaj diplomatoj pro ignorado de kolegoj el Baltiaj landoj kaj provis rezisti kontraŭ minacoj de Moskvo interrompi komercajn traktatojn kaj liveradon de krudaĵoj.
J. B. Hannibalsson estis unusola ministro pri eksterlandaj aferoj el okcidentaj landoj, kiu ne ektimis veni al Vilnius esprimi solidarecon tuj post la Januaraj eventoj 1991. Post kelkaj semajnoj Islando agnoskis sendependecon de Litovio, Latvio kaj Estonio.
Jen liaj respondoj al du demandoj de TTT-ejo www.delfi.lt .


Bonvolu, rememoru la jaron 1991. Kial Islando decidiĝis agnoski Litovion? Ja eĉ Usono, kiu ne agnoskis la okupacion de nia lando, ne rapidis tion fari?
Estis kelkaj kaŭzoj, kial mi interesiĝis pri sorto de Baltiaj landoj. Unu el ili – mia frato studis en Moskvo, amikis kun studentoj el ĉiuj Baltiaj landoj. Do mi havis bonajn kontaktojn, abundan informon pri tio, kio okazis, kaj mi speciale interesiĝis pri tio. Due, mi baldaŭ rimarkis strangan reagon de Okcidento. Jen unu ekzemplo – en junio 1990 en Kopenhago okazis konferenco sub "ombrelo" de homaj rajtoj. Ministroj pri eksterlandaj aferoj de tri Baltiaj landoj, inter ili ankaŭ Algirdas Saudargas, venis por elpaŝi kun paroladoj, tamen la pordo kotraŭ ili estis brufermita. Jam estis elektitaj parlamentoj, ili reprezentadis la registarojn demokrate formitajn, sed en la konferenco pri homaj rajtoj oni ne permesis al ili eĉ eniri en la salonon kaj paroli.

Kial la mastro, ministro pri eksterlandaj aferoj de Danio, tiel kondutis? Pro premado de Sovetio. Al li estis dirite, ke se vi enlasos tiujn homojn, tio kaŭzos minacon al interpaciĝo en Sovetio, al traktatoj pri senarmo, al procesoj de homaj rajtoj ktp.

Mi havis tekston de la parolado, tamen ĉiujn paperojn mi forĵetis. Mi parolis pri aferoj de Baltiaj landoj. Tiu evento estis skandalo – la reprezentantoj de novaj demokrataj landoj, atendintaj esti  ne nur akceptataj, sed ankaŭ varme renkontataj de demokrata Okcidento, estis fizike forĵetitaj eksteren. Al mi restis nenio alia, ol protesti kaj paroli anstataŭ ili. Aliokaze mi ne povintus min estimi.

Kiam mi descendis de la tribuno, al mi aliris du viroj. Unu estis Max Kapelman , usona intertraktanto pri senarmo. Li diris, ke estas granda avantaĝo esti ministro pri eksterlandaj aferoj de la malgranda lando kaj havi eblecon paroli veron. La alia estis Jurij Rezitov, soveta ekspertizisto pri homaj rajtoj en Ĝenevo. Li deklaris, ke eĉ unu mia vorto, dirita pri Baltiaj landoj, ne estas vero, tial mi devus honti pro tio. Mi sentis, ke mi kondutis pli-malpli juste.

Ekde tiam, ĉiam, kiam mi havis eblecon – en Unuiĝintaj Nacioj, en Konsilio de Nordio, en Eŭropa Konsilio kaj precipe en NATO, mi konstante parolis pri Baltiaj landoj. Mi diris, ke Okcidento ne povas festi liberigon de Centra kaj Orienta Eŭropo.
Kial Usono tiel kondutis? La respondo estas simpla – George Bush kaj lia administracio ĉiujn esperojn ligis kun Miĥail Gorbaĉov, protektis lin kiel gvidanton de reforma movado kaj pensis, ke se li malfortiĝos, revenos en la regpotencon "malbonaj buboj".

La dua afero estis tia, ke en kunfluejo de la jaroj 1990-1991 oni preparis sin al Iraka invado en Kuvajton. Vaŝingtono  esperis, ke M. Gorbaĉov ne leviĝos kontraŭ, li restos almenaŭ neutrala. Tial Usono volis nenion, kio povus malfortigi ĝian pozicion. La usonanoj opiniis, ke movadoj por sendependeco en Baltiaj landoj malfortigos M. Gorbaĉov'on, tial postulis, ke gvidantoj de Sąjūdis kaj tiuj de aliaj movadoj akceptu certan kompromison.  Ili eĉ petis konvinki litovojn proklami moratorion al Deklaracio pri la Sendependeco.

La unuiĝintaj germanoj ankaŭ kredis, ke ĉio, kio povas malfortigi M. Gorbaĉov'on, estas malbone kaj ne servas al interesoj de Germanio, tial ne deziris subteni Baltiajn landojn. Du grandaj fortoj – Usono kaj Germanio – trankviligadis, instigadis retiriĝi, kompromisi. Nuntempe ili afektas, ke tiam estis maltiel, tamen tio estas elemente simpla falsado de la historio.

Pro tio, ke la grandaj landoj ne atribuis tiom da atento, kiom devis atribui kiel gvidantoj de la demokratia mondo, mi sentis, ke venis la tempo por malgrandaj nacioj agi kune kaj premi grandajn landojn, precipe pere de NATO. Kaj mi tion faris.

Sur la barikadoj ĉe la Sejmo iu surskribis: "Al Islando – ili ekkuraĝis, kiam aliaj silentis".  Ĉu agnosko de Litovio vere estis kuraĝa defio?
Via sendependeco ne estis io, al kiu vi decidiĝis dum unu tago. Al tio vi prepariĝadis jarojn unu, du, tri. Gravas ne tio, ke Islando agnoskis Litovion, sed tio, ke ni faris tion, kiam neniu vin aŭskultis.

Multaj homoj diras, ke Islando estas tre malproksime kaj riskis nenion. Sovetio estis unusola nia liveranto de nafto kaj gaso. Ĝi minacis interrompi komercajn interkonsentojn, se ni apogos Baltiajn landojn. Tio ne estis senriska afero, tamen ni ĝin faris. Ĉar mi persone sciis, ke Sovetunio baldaŭ malestos. Do, ni rezistis al premado de Moskvo.

No comments: