2010-03-07

Litovaj katolikoj havas novan episkopon

La 5an de februaro papo Benedikto la 16a nomumis mons-ron Arūnas PONIŠKAITIS nova Vilna aŭgzilaro (helpanto de Vilna ĉefepiskopo).
Mons-ro Arūnas Poniškaitis estis konsekrita episkopo en Vilna arkikatedralo en la tago de Sankta Kazimiro (la 4an de marto), protektanto de Litovio.

La nova paŝtisto de Litovia Katolika Eklezio Arūnas Poniškaitis naskiĝis la 1an de aŭgusto 1966 en vilaĝo Vyšpiniai (distrikto Šakiai). En 1984 li finis mezlernejon en Vilkaviškis, militservis en soveta armeo, dum 1987-1992 studis en Kaŭna Interdioceza Pastra Seminario. La 31an de majo 1992 li akceptis sacerdotan ordinon kaj estis enoficigita kiel vikario en paroĥo de Sanktaj Anĝeloj Gardistoj (urbo Alytus). Li daŭrigis teologiajn studojn en Papa Universitato Gregoriana en Romo, kie en 1997 ricevis licencion de teologio kaj en 2001 akiris sciencan gradon de teologia doktoro. Reveninte en Litovion, li laboris kiel paroĥestro en paroĥo de Sankta Kazimiro en Alytus, dum 2001-2004 okupis oficon de spirita patro en Pastra Seminario de Beatulo Jurgis Matulaitis en Marijampolė, dum 2001-2009 instruis fundamentan teologion en Kaŭna Universitato de Vytautas la Granda. En 2003 Arūnas Poniškaitis estis enoficigita notario en kurion de diocezo Vilkaviškis, kaj en 2004 – ĝenerakvikario de episkopo de Vilkaviškis Rimantas Norvila.

En la konsekrada sankta meso partoprenis preskaŭ ĉiuj episkopoj de Litovio. La celebradon gvidis Vilna ĉefepiskopo kardinalo Audrys Juozas Bačkis.

Laŭ Kanona juro al ĉiu episkopo oni devas asigni diocezon, tial helpepiskopoj estas nomumataj al tiel nomataj titularaj episkopaj sidejoj. Tio estas historiaj diocezoj, el kiuj postrestis nur la nomo (titolo), ĉar ili, fonditaj dum unuaj jarcentoj de kristanismo, poste neniiĝis, fariĝinte teritotioj de alireligianoj.
Plej multe de tiaj diocezoj estas en nuntempa Turkio, Proksima Oriento kaj Norda Afriko.
Episkopo Arūnas Poniškaitis estas titulara episkopo de Sinna. Ĉi tiu diocezo estis en nuntempa Tunizio, en la teritorio, kiu dum kelkaj jc. antaŭ la Kristo apartenis al Kartago.

Episkopo A. Poniškaitis estas la plej juna katolika episkopo en Litovio. Li anstataŭis Vilnan aŭgzilaron kaj ĝeneralvikarion de la ĉefdiocezo episkopon Juozas Tunaitis, kiun la Sankta Patro ellasis al merita ripozo.

Nuntempe al Katolika Eklezio en Litovio apartenas ĉi tiuj episkopoj: Kaŭna ĉefepiskopo metropolito Sigitas Tamkevičius, Vilna ĉefepiskopo kardinalo Audrys Juozas Bačkis, episkopo de Šiauliai Eugenijus Bartulis, episkopo de Telšiai Jonas Boruta, episkopo de Panevėžys Jonas Kauneckas, episkopo de Kaišiadorys Juozas Matulaitis, episkopo de Vilkaviškis Rimantas Norvila, Vilna episkopo aŭgzilaro Arūnas Poniškaitis, Kaŭna episkopo aŭgzilaro Jonas Ivanauskas, episkopo emerito Juozas Tunaitis, episkopo emerito Romualdas Krikščiūnas, episkopo emerito Juozas Preikšas, episkopo emerito Juozas Žemaitis.

1 comment:

Pawtucket Packing Service said...

I really enjoyed your blog posts, thank you