2010-04-09

Danĝero al/pro dialektoj?

Sciencistoj de Vilna Universitato plenumis esploron Uzado de lingvoj kaj nacia identeco. En la labora raporto oni asertas, ke loĝantaro de litovaj grandaj urboj scipovas litovan lingvon. Nur unu 1 % da vilnanoj kaj 0,2 % da loĝantoj de Klaipėda deklaris, ke tute ne scipovas la lingvon,.

Tamen esplorante uzadon de dialektoj evidentiĝis, ke nur 42 % da 50-jaruloj kaj pli aĝaj respondintoj estas inklinaj instigi infanojn kaj ĝenerale junularon paroli dialekte. Plimulto da pli junaj urbanoj dubis kaj ne opinias, ke indas lerni junan generacion paroli dialekte. Tia lingva vidpunkto de la urbanoj koncerne dialektojn montras pri prestiĝo de ties negativajn tendencojn, kiuj povas rezultigi neniiĝon de dialektoj, lokaj kulturoj kaj loka identeco, – konstantis la esplorantoj.

Ĉefo de Katedro pri Lituanistaj Studoj de Filologia Fakultato de Vilna Universitato docento, d-ro Meilutė Ramonienė:

Ofte urbanoj opinias, ke la dialekto estas signo de kamparaneco, ke estas ne prestiĝe paroli dialekte kaj ne indas lernigi la dialekton al infanoj. Junaj homoj opinias, ke la dialekto estas malmoderna afero. Tio oni maltrankviligas. Mi opinias, ke al tia ne tre favora situacio koncerne de dialektoj negative kontribuis ankaŭ lingvistoj, lituanistoj, instruistoj mem. Ni longan tempon atentis la norman lingvon, sed la dialektojn, ŝajnis, oni devas flegi, registri, tamen paroli ne estas devige.
 

Vere la dialekto estas la lingvo. Al tiuj, kiuj parolas dialekte, ĝi estas la unua, la vera gepatra lingvo. Ĝi permesas la la homo libere eldiri la pensojn, sentojn, vidpunktojn. Ofte homoj eĉ pensas dialekte, sed ne en la norma lingvo, kiu estas artefarita, malpli viva ol la dialekto. Scipovo de la dialekto estas grava afero kaj ĝin konservi estas ege senc-have. En la dialektoj ni vidas esprimaĵojn de lokala identeco, tio estas signoj de loka mentaliteto kaj loka kulturo. Se malaperos la dialekto, tiu perdo estos samgrada, kiam malaperas la lingvo.
 

Nuntempe en la mondo leviĝas ondo de ekinteresiĝo pri dialektoj, plialtiĝo de prestiĝo de dialektoj, proklamado de regionaj lingvoj en Eŭropo. Kaj lingva politiko en Eŭropo instigas konservi la lokan lingvon, atribui al ĝi statuson de la regiona lingvo. Tamen ĉe ni ial oni timas kaj opinias, ke se ĵemajtoj deziras sian dialekton nomi lingvo, tiam ili apartiĝos kaj ruinigos la ŝtaton. Tiaj vidpunktoj estas ridindaj. Miaopinie, ni devus konduti male.

Tamen en Italio, kiel skribas gazeto Lietuvos Rytas, iuj opinias, ke la dialektoj minacas al unueco de Italio.

En la artikolo oni asertas, ke unu el la plej grandaj zorgoj de Romo estas kiel ne malvenki lingvan militon. Partoprenantoj de ĉi tiu milito estas klaraj: el nordo, el oriento, el sudo la ŝtaton atakas dialektoj. Flamo de ĉi tiu milito ekbrulis pro fatala eraro, kiun faris antaŭ 150 jaroj unuigintoj de Italio generalo Giuseppe Garibaldi ir aristokrato Camillo Benso di Cavour. Ili dispelis grafojn, markizojn, dukojn havantaj siajn feŭdajn ŝtatojn kaj skribis konstitucion de la nova ŝtato. Tamen ili forgesis enskribi, ke oficiala lingvo de la reĝlando estas la itala.

Hodiaŭ en ĉirkaŭaĵoj de Venecio kaj Udine inform-elsendoj estas disaŭdigataj ne itale, sed en loka dialekto. Enmigrintoj, venintaj en Mantuon kaj dezirantaj ricevi laboron, devas enskribiĝi en kursojn de lombarda dialekto. En lernejoj de Venecio, Udine, Trevizo jam funkcias lecionoj por la lernantoj, kiuj deziras lerni dialekte.

Jam oni proponas vesperajn kino-seriaĵojn, telesendatajn per kanaloj de nacia televido, traduki al  Romanja, Piemonta, Tirolia, Venecia k.a. dialektoj. Realigi ĉi tiun lingvan revolucion estas ankoraŭ tro malfacile teknike, oni intencas limiĝi nur per dialekta subteksto.

Tial scipovantaj nur norman italan lingvon, devos studi ankaŭ dialektojn. Ekzemple, la loĝanto el Kalabrio, kiu ne kapablas paroli en Lombarda dialekto, ne plaĉos al labordonanto kaj li devos studi la lokan dialekton en intensa kurso.

Nuntempe en Italio estas siaspeca modo de lingvaj minoritatoj. Antaŭe ajnaj leksikaj aŭ prononcaj deflankiĝoj for de norma itala lingvo estis konsiderataj hontindaj, ili fontis ridon. Nuntempe ĉio ŝanĝiĝis.
La dialektoj, same kiel karakter-gustaj vino aŭ fromaĝo, iĝis siaspeca signo de la individueco kaj elstareco.

Lingvistoj ne samopinias, kiom da dialektoj estas en Italio. Unuj asertas – ĉirkaŭ 60, la aliaj – ĉirkaŭ 400. Laŭ oficiala statistiko, preskaŭ 40 milionoj da italaj civitanoj hejme almenaŭ malofte ekparolas dialekte. Tamen estas ĉirkaŭ 8 milionoj da italoj, kiuj ne parolas itale, sed parolas nur dialekte.

Iuj parlamentanoj jam postulas, ke Venecia dialekto estu legitimita kiel memstara lingvo. Tial ne estas mirige, ke al iuj tia propono ŝajnas minaco al teritoria unueco de la lando, ĉar se estos lingvo, estos ankaŭ pretendoj fondi novan ŝtaton.

Kontraŭuloj de lingvaj minoritatoj proponas limigi dialektecon en ŝtataj institucioj, amaskomunikado, lernejoj. Alia propono – disvastigadi puran, ideologie sendanĝeran norman italan lingvon.

Nuntempa norma itala lingvo estas ankaŭ dialekto. Ĝi formiĝis en Toskano kune kun Renesanca epoko, – eksplikas profesoro Universitato de Pizo Pietro Umberto Dini. La elstara itala baltisto opinias, ke batali kontraŭ dialektoj estas sensenca okupo. Dialektoj estas riĉaĵo de la ŝtato, eĉ se ili kaŭzas iam certajn maloportunecojn.

No comments: