2010-04-11

La kondolenco


Ŝtatprezidento de Litovio Dalia GRYBAUSKATĖ:

Antaŭ nelonge ni ricevis sciigon pri tragikaj eventoj en Rusio, kie pereis la tuta delegacio de ŝtatprezidento Lech Kaczynski. Mi persone estas konsternita, ĉar ankoraŭ antaŭ hieraŭ ni konversaciis. Litovio perdis la bonan amikon. Periodo de Prezidento Kaczynski estis por Litovio la plej sukcesa periodo de nia kunlaborado. Tial mi je nomo de Litovia loĝantaro esprimas grandan kondolencon al Pola nacio, al lia frato kaj liaj proksimuloj. Mi esperas, ke rilatoj inter la ambaŭ ŝtatoj povos evolui plu, kaj la landoj povos evoluigi tiujn la plej belajn iniciatojn de Prezidento Kaczynski, kiujn li provis efektivigi.
2010 04 10

No comments: