2010-04-27

Ministerio Fluxus komencas laboron

Je imitita incendio, sinprezento de homo grimpanta sur muroj kaj bonhumoraj saksofonaj melodioj vendrede en Vilnius komencis laboron improvizita Ministerio Fluxus [fluksus].

Ĉirkaŭ  la 19an horon pasantoj en Gediminas-avenuo levadis al la ĉielo la okulojn –  blanka fumo leviĝis de sur tegmento de la domo N-ro 27. Apude staris fajrobrigada aŭtomobilo kaj ambaŭflanke de la strato ariĝis dekoj da homoj.  Ĉe la enirejo de la konstruaĵo ludis saksofonistoj, kaj kolektiĝintaj ĉe la konstruaĵo aŭskultis la muzikon kaj preskaŭ en ĉiuj vizaĝoj lumis ridetoj. Super la "brulanta" tegmento leviĝis la flago, sur kies blanka fono orgojlis ruĝa surskribo Fluxus.

Tamen zorgoplenaj kaj mirigitaj vizaĝoj baldaŭ sereniĝadis ekvidinte imponan surskribon sur muro de la konstruaĵo: "Ministerio Fluxus".  Multaj haltis kaj restis por spekti plu – ja ne ĉiutage oni povas ekvididi tian eksterordinaran vidindaĵon: densan blankan fumon eliĝanta de sur tegmento de konstruaĵo kaj samurbanojn trankvile rigardantaj la incendion kaj aŭkultantaj vivan muzikon. La fumo disiĝis kaj la flago Fluxus estis hisita. Protektanto de la projekto eksa urbestro kaj eksa parlamentano Artūras Zuokas mansvingis de sur la tegmento al la spektantoj. Poste la kolektiĝintoj ekvidis, kiel laŭ muro descendas homo. Li kvazaŭ "iris" sur la muro. Kiam la akrobato atingis la teron, aplaŭdego inundis spacon ĉirkau la konstruaĵo.

Tiel eksa Ministerio pri la Sano iĝis Ministerio Fluxus. Eksan funkciulan fortikaĵon almenaŭ por unu jaro "okupis" artistoj. En ĉi tiu ege malzorgata konstruaĵo kun multaj kabinetoj, artistoj povos verki kaj laŭbezone, kiam okazos specialaj aranĝoj, eĉ loĝi provizore.

Ministerio Fluxus estos malferma al ĉiuj artistoj de la mondo. Ĉi tie okazos diversaj kulturaj aranĝoj, koncertoj, funkcios ekspozicioj.

En Ministerio Fluxus jam lokiĝis preskaŭ 200 artistoj reprezentantaj diversajn ĝenrojn. La konstruaĵon ordigis ĉiuj kune: elportis balaaĵojn, purigis, enportis meblojn, instalaĵojn kaj lokiĝis. Ĉiu artisto povas beligi sian spacon laŭguste mem. Kiel diris Artūras Zuokas, ĉi tie validas principo de balo kun kunportitaj regalaĵoj.

Pliaj fotoj ĉi tie.
Logotipo de Ministerio Fluxus prenita el paĝo de Ministerio Fluxus en sociala retejo Facebook.
--
Fluxus (el la latina flux – fluado) estas en la 7a jardeko de 20a jc. fondiĝinta internacia movado de artistoj, komponistoj, arkitektoj kaj dezajnistoj, kiu eksperimentis kaj serĉis eblecojn unuigi diversajn artajn teknikojn kaj branĉojn, serĉis hazardon, aventuron kaj malakceptis heroecon kaj kunligitan kun arto negocon.

No comments: